Manjarrés
Manjarrés | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26315 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 23′ N, 2° 41′ U (mapo)42.375833333333-2.675Koordinatoj: 42° 23′ N, 2° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 630 m [+] | ||
Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Manjarrés [+] | |||
Manjarrés [manĥaRES] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordo de la regiono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ ŝoseo al Santa Coloma kaj Castroviejo sude kaj al Alesón kaj Nájera norde. Ĝi estas je 630 metroj super marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la Foruo de Nájera, havigita de Sanĉo la 3-a en 1020. La reĝo Alfonso la 6-a ratifis la privilegiojn la 29an de Aprilo 1076, post la konkero de la teritorio, apartenanta ĝis tiam al la regno Navaro. Alfonso la 7-a rekonfirmis tion en 1136.
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 262 loĝantoj ĝis la nunaj 117.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, popola arkitekturo, palaco, distrejo ĉe la rivero Yalde ktp.