Okupacio
Okupacio (aŭ armea okupado) estas la provizora, malamika, efika kontrolo fare de unu suverena potenco de teritorio apartenanta al malsama suverena potenco. Ĉi tio povas okazi dum aŭ post konflikto. La reganta suvereno estas nomita la okupacianto, kaj la regata teritorio estas nomita la okupaciata teritorio, aŭ la armea okupita teritorio, sendepende de ĉu armeo fakte estas uzita por administri la teritorion.
La internacia juro pri konfliktoj enhavas regulojn aplikotaj kiam armeo agadas ekster la teritorio de sia ŝtato dum konflikto. En la internacia juro, la defino de okupacio estas kompleksa, do foje malfacilas scii, ĉu specifa kazo kongruas kun la kriterioj de okupacio.
Historio de la leĝoj de okupacio
Principo kiu gvidis batalantojn dum jarcentoj estis "al la venkanto apartenas la rabitaĵoj".[1] Emer de Vattel, en The Law of Nations (1758), prezentis fruan kodigon de la distingo inter aneksado de teritorio kaj okupacio: aneksado estis permanenta, sed male, okupacio estis rigardita kiel provizora, pro la natura rajto de suverenaj ŝtatoj al ilia "daŭra ekzisto".[1] Laŭ The International Law of Occupation, Second Edition (2012) de Eyal Benvenisti, "La fundamento sur kiu la tuta [moderna] leĝo de okupacio estas bazita estas la principo de neforigebleco de suvereneco per [ne-konsentita] unupartia ago de eksterlanda potenco [kaj de ĉi tiu principo] fontas la bazaj strukturaj limoj kiujn internacia juro trudas sur la okupacianto."[2]
Artikolo 42 de la Konvencio de Hago de 1907, "Milita Aŭtoritato super la teritorio de la malamika ŝtato", resumas la respondecon de la okupacianto restarigi kaj certigi publikan ordon kaj sekurecon, respektante la leĝojn en la okupaciata teritorio de la alia ŝtato.
Artikolo 2 de la Kvara Ĝeneva Konvencio asertas ke la difino de okupacio validas por "ĉiuj kazoj de parta aŭ totala okupacio de la teritorio de Alta Kontrakta Partio [k.e., suvereno]", eĉ se neniu armita rezisto estas renkontita.
Rilataj terminoj
Okupacio estas foje simple nomita "okupado", sed "okupado" ankaŭ havas rilatan, nearmean signifon. En privataj aferoj, okupado povas temi ne pri landoj aŭ teritorio, sed pri (plej ofte kontraŭleĝa) okupado de teroj aŭ domoj (domokupado) por rekta uzado, ĉefe farita de sociaj aŭ politikaj movadoj, en epokoj revoluciaj aŭ en tempo de granda bezono.
Okupacio dum la Dua Mondmilito
- Sekreta aldona protokolo al la pakto Hitler-Stalin
- Ekziloj en Sovetunio
- Okupacio de baltaj ŝtatoj, Arbaraj fratoj
- Okupacio de Ĉeĥoslovakio
- Germana okupacio de Pollando
- Soveta invado en Pollandon
- Okupacio de Norvegio
- Okupacio de Francio
- Okupacio de Germanio
- Sovetunie okupita zono de postmilita Germanio
- Brite okupita zono de postmilita Germanio
- France okupita zono de postmilita Germanio
- Usone okupita zono de postmilita Germanio
- Sovetia okupacio de Pollando
- Japana okupacio de Koreio
- Okupacio de Japanio
- Usona okupacio de Haitio
Poste
Vidu ankaŭ
- ↑ 1,0 1,1 Cole, Babaloba (1974). “Property and the Law of Belligerent Occupation: A Reexamination”, World Affairs (en) 137 (1), p. 66–85.
- ↑ Benvenisti, Eyal. (2012) The International Law of Occupation, Second Edition (angle), p. 6. ISBN 978-0-19-958889-3.