Saltu al enhavo

Sławomir Mrożek

Checked
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sławomir Mrożek
Persona informo
Sławomir Mrożek
Naskiĝo 29-an de junio 1930 (1930-06-29)
en Borzęcin,  Pollando
Morto 15-an de aŭgusto 2013 (2013-08-15) (83-jaraĝa)
en Nico,  Francio
Tombo Nacia Panteono en Krakovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Francio (1978–)
Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bartłomiej Nowodworski High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sławomir Mrożek
Familio
Edz(in)o Maria Obremba (en) Traduki (1959–1969) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
taglibristo
dramaturgo
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Krakovo vd
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Verkoj Edek ❦
The Émigrés vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sławomir MROŻEK [sŭavomir mroĵek] (naskiĝis la 30-an de junio 1930 en Borzęcin, Pollando, mortis la 15-an de aŭgusto 2013 en Nico, Francio, cindrourno en la Nacia Panteono en Krakovo kiu troviĝas en la kripto de la Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo) estas pola dramaturgo, prozverkisto kaj desegnisto.

Sławomir Mrożek subskribanta siajn librojn, 2006.
Urno kun cindroj de Sławomir Mrożek en la Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo, tie en ĝia kripto estis poste metita la cindrourno en la Nacia Panteono
La Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo, en ĝia kripto estas la Nacia Panteono kie estas la cindrourno de Sławomir Mrożek

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estas abituriento de la Liceo Nowodworski en Krakovo.

Li debutis en la jaro 1950 kiel desegnisto en la revuo Przekrój kaj en la sama jaro li eldonis rakontojn: Rakontoj el la Burda Monto (Opowiadania z Trzmielowej Góry) kaj Duonkirasoj praktike (Półpancerze praktycznie) tio estis lia verkista debuto. Krome li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto sed en la fruaj 1950-aj jaroj li turnis sin al teatraĵskribado. La unua dramo, Policja (La Polico), estis verkita en 1958.

En la jaroj 1963 al 1996 li vivis ekster-Pollande en Italio, Francio, Usono kaj en Meksiko (en 1977 li reiris al Pollando). Lia unua plenlonga teatraĵo estas ankaŭ lia plej bone konata verko, Tango (1964, Esperanto-traduko en 1968). Ĝi estas daŭre prezentata tra Eŭropo.

En la jaro 1968 li malaprobis la intervenon de Varsovia Kontrakto al Ĉeĥoslovakio. La invado de ĉiuj armeoj (krom Rumanio) mortigis la Pragan Printempon.

En la decemrbo 1981 li protestis kontraŭ enkonduko de la militleĝo en Pollando (1981-1983) fare de komunistoj kaj Wojciech Jaruzelski.

En la jaro 1996 revenis al Pollando. En la jaro 2002 li havis apopleksion, kaj rezulte havis afazion. Li perdis la eblecon uzi la lingvon parole kaj skribe. Danke al terapio kiu daŭris tri jarojn, li denove akiris eblecon skribi kaj paroli. Rezulte de lia lukto kontraŭ malsano estas aŭtobiografio[1].

La verkoj de Mrożek estas akre komikaj kaj ili apartenas al la Absurda Teatro, kreantaj siajn efikojn per ilustraĵoj, politikaj kaj historiaj referencoj pri misformoj (deformoj aŭ politikaj deformaĵoj kiel en distordita/falsa spegulo) kaj satiro.

Honora Legio (medalo de kavaliro)
Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando
La Medalo pro la Merito por Kulturo "Gloria Artis"
Ilustraĵo de Daniel Mróz en la libro Elefanto, 1957

La debutoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1950 - Opowiadania z Trzmielowej Góry (Rakontoj el la Burda Monto)
  • 1950 - Półpancerze praktycznie (Duonkirasoj praktike)

Gravaj Verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1957 - Słoń (Elefanto)
  • 1958 - Policja (Polico)
  • 1960 - Indyk (Meleagro)
  • 1961 - Na pełnym morzu (Sur la maro)
  • 1964 - Tango (Tango)
  • 1967 - Dom na granicy (Domo sur la landlimo)
  • 1974 - Emigranci (La Enmigrintoj)
  • 1987 - Portret (Portreto)
  • 1993 - Miłość na Krymie (Amo en la Krimeo)

Distingoj kaj premioj

[redakti | redakti fonton]

Ordenoj kaj distingoj

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1962 li ekestis unu el la kvar unuaj laŭreato de la Premio de Fondaĵo Familio Kościelski[6].

En la jaro 1990 li ricevis la Honoran Civitanecon de la Reĝa Urbo Krakovo [7].

En decembro 2004 pro la libro Varia. Jak zostałem filmowcem (Varia. Kiel mi ekestis filmisto) li estis honorita per Premio la Krakova Libro de Monato.

Stanisław Mrożek ricevis pro la korespondado kun Stanisław Lem (ĝi estis eldonita en Pollando kiel Leteroj) Premion de Pola PEN-Klubo Jan Parandowski 2010[8].

La 23-an de marto 2012 Sławomir Mrożek ricevis doktorecon pro honoro de la Silezia Universitato en Katowice[9].

En sia verkado li tuŝis la problemojn forte ligitaj kun historio de Pollando kaj kun ĝia kulturtradicio (ekz. romantismo), sed ankaŭ la universalajn temojn kiel la libereco kaj danĝerigoj flanke de nova civilizo.

Kolekto de rakontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Opowiadania z Trzmielowej Góry (Rakontoj el la Burda Monto) , 1953
  • Półpancerze praktyczne (Duonkirasoj praktike), 1953
  • Słoń (Elefanto), 1957
  • Wesele w Atomicach (Nuptofesto en Atomice) (kolekto de rakontoj), 1959
  • Deszcz (Pluvo),1962
  • Dwa listy i inne opowiadania (Du leteroj kaj aliaj rakontoj), 1970
  • Opowiadania (Rakontoj), 1981
  • Donosy (Denuncoj), 1983
  • Śpiąca Królewna (Dormanta Reĝidino)
  • Woda (Akvo)
  • Ostatni husarz (La lasta husaro)
  • Zeszyt (Kajero)
  • Policja (Polico), 1958
  • Męczeństwo Piotra Oheya (Martireco de Petro Ohey), 1959
  • Indyk (Meleagro), 1960
  • Na pełnym morzu (Sur la maro), 1961
  • Karol (Karlo), 1961
  • Strip-tease (Striptizo), 1961
  • Zabawa (Ludo), 1962
  • Kynolog w rozterce (Kanisologo hezite), 1962
  • Czarowna noc (Ĉarma nokto), 1963
  • Śmierć porucznika (Morto de leŭtenanto), 1963
  • Tango (dramo), 1964
  • Der Hirsch (Cervo), 1965
  • Racket Baby, 1965
  • Poczwórka, 1967
  • Dom na granicy (Domo sur la landlimo), 1967
  • Testarium, 1967
  • Profesor (Profesoro), 1968
  • Drugie danie (La dua plado), 1968
  • Szczęśliwe wydarzenie (La feliĉa evento), 1971
  • Rzeźnia (Buĉejo), 1973
  • Emigranci (La Enmigrintoj) (dramo), 1974
  • Garbus (Ĝibulo), 1975
  • Serenada (Serenado), 1977
  • Lis filozof (Vulpo filozofo), 1977
  • Polowanie na lisa (Vulpoĉasado), 1977
  • Krawiec (Kudristo), 1977
  • Lis aspirant (Vulpo aspiranto), 1978
  • Pieszo (Piede), 1980
  • Vatzlav, 1982
  • Ambasador (Ambasadoro), 1982
  • Letni dzień (La somera tago), 1983
  • Alfa, 1984
  • Kontrakt (Kontrakto), 1986
  • Portret (Portreto), 1987
  • Wdowy (Vidvinoj), 1992
  • Miłość na Krymie (Amo en la Krimeo), 1993
  • Wielebni (Eminentuloj), 2000
  • Piękny widok (Bela vido), 2000
  • Karnawał, czyli pierwsza żona Adama (Karnavalo, aŭ unua edzino de Adamo), 2013
  • Maleńkie lato (Malgranda somero), 1956
  • Ucieczka na południe (La fuĝo suden), 1961

Kolekto de felietonoj

[redakti | redakti fonton]
  • Małe listy (Malgrandaj leteroj), 1981
  • Dziennik powrotu (Taglibro de la reveno), 2000
  • Małe listy (Malgrandaj leteroj), 2000

Filmscenarioj

[redakti | redakti fonton]
  • Wyspa róż (Insulo de rozoj), 1975
  • Amor (Amoro), 1978
  • Powrót (Reveno), 1994
  • Rysunki (Desegnaĵoj), Varsovio 1982
  • Baltazar (Baltazaro), aŭtobiografio, 2006
  • Człowiek według Mrożka (Homo laŭ Mrożek). Desegnaĵoj 1950-2000
  • Tango z samym sobą (Tango kun si mem). (Elektitaj verkoj), Noir sur Blanc, Varsovio 2009[10]
  • Dziennik. Tom 1. 1962-1969 (Taglibro. Vol. 1. 1962-1969), Krakovo 2010
  • Dziennik. Tom 2. 1970-1979 (Taglibro. Vol. 2. 1970-1979), Krakovo 2012
  • Dziennik. Tom 3. 1980-1989 (Taglibro. Vol. 3. 1980-1989), Krakovo 2013
  • Listy (Lem) (Leteroj (Lem), 2011

Sławomir Mrożek kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lecznicza autobiografia Mrożka – e-teatr.pl
  2. Ŝablono:Monitor Polski – pkt 2.
  3. Złota Gloria Artis dla Sławomira Mrożka (pole). mkidn.gov.pl (23 września 2010). Alirita 24 września 2010 .
  4. Sławomir Mrożek odebrał Order Ecce Homo na Wawelu za mistrzostwo słowa (pole) (2012-03-27). Alirita 2012-03-29 .
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (france). la-croix.com (2013-08-15). Alirita 2013-08-16 .
  6. Nagroda Kościelskich 2003-2008
  7. Honorowe Obywatelstwo Stołecznego Królewskiego Miasta Krakowa. Alirita 18 lutego 2011 .
  8. Nagrody Polskiego PEN Clubu. Alirita 2011-10-05 .
  9. Doktorat honoris causa Uniwersytetu Śląskiego dla Sławomira Mrożka
  10. "Repetytorium z Mrożka" (pole). Dziennik Polski (7 maja 2009). Alirita 7 maja 2009 .