Čaradice
Čaradice, hungare Csárad [ĉArad], germane Tharaditz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Čaradice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Zlaté Moravce | ||
Poŝtkodo | 953 01 | ||
Aŭtokodo | ZM | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 527 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°22′00″N 18°31′00″O / 48.366667°N, 18.516667°O (mapo) Koordinatoj: 48°22′00″N 18°31′00″O / 48.366667°N, 18.516667°O (mapo) | ||
Alto | 240 m s.m. | ||
Areo | 18 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Čaradice situas laŭ traira flankovojo apud ĉefvojo (parte aŭtovojo Žarnovica-Zlaté Moravce. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 en formo "Charat". En 1618 la turkoj okupis ĝin. En 1601 oni komputis tie 48 domojn. En 1828 loĝis tie 557 vilaĝanoj en 79 domoj. En la 19-a jarcento papero- kaj vitro-farejoj funkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csárad 700 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čaradice 529 homoj, (526 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kolono pri Sankta Triunuo el la 19-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1949
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1923
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio