Ŝablono:ĈefPaĝo/ĈuViSciasKe
Aspekto
- La oficiala pilko de la Futbala Mondpokalo 2022 surhavas tekston en Esperanto.
- Rano estis nomita laŭ klimata aktivulino Greta Thunberg.
- Eblas aŭskulti Vikipedion per programo Listen to Wikipedia.
- Por moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreismo, aperis Dio el spagetoj.
- Antikvegiptaj fabloj ne estis verkitaj uzante hieroglifojn.
- Nombro de lernantoj de la irlanda lingvo estas pli ol nombro de ĝiaj denaskaj parolantoj.
- San-Marino, laŭ legendo fondita en 301, foje estas konsiderata la plej malnova respubliko en la mondo, kun verŝajne la plej malnova leĝbazo de ĉiuj landoj.
- 7,7 milionoj da litroj da biero estis servitaj dum la plej granda kermeso en 2013.
- Laŭ japana mitologio, tertremojn kaŭzas giganta katfiŝo, kiu loĝas en la tero sub la insuloj de Japanio.
- Kelkaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) estis fonditaj fare de esperantistoj.
- Mikronacio ne volas ke ĝiaj civitanoj vizitu ĝian teritorion.