Ŝanĝo per komerco
Aspekto
"Ŝanĝo per komerco" aŭ "Ŝanĝo per proksimiĝo" (origine en la germana: Wandel durch Handel) estas politika koncepto, kiu ekfunkciis en la Federacia Respubliko Germanio dum la Malvarma Milito, kiel parto de la "Neue Ostpolitik" (Nova politiko al la Orienta bloko). La formuliĝo kaj la evoluo revenas al la estro de la gazetara kaj informa oficejo de Berlino, nome la SPD-politikisto Egon Bahr.
Ŝanĝo per proksimiĝo estis la bazo por la malstreĉpolitiko de la social-liberala koalicio de SPD kaj FDP, kiu regis ekde 1969. Ĝi estis unue formulita en 1963 en parolado de Egon Bahr ĉe la Evangelia Akademio en Tutzing. Bahr poste komentis la historion de ĝiaj originoj kaj la gvidprincipon en "retrospektivo" jene:
|