2021
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj |
2010-aj jaroj |
2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| 2040-aj jaroj
| 2050-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2017 |
2018 |
2019 |
2020 |
2021
| 2022
| 2023
| 2024
| 2025
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2021 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2021 MMXXI |
Ab urbe condita | 2774 |
Armena kalendaro | 1470 ԹՎ ՌՆՀ |
Bahaa kalendaro | 177 – 178 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2076 – 2077 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1943 – 1944 |
- Kalijugo | 5122 – 5123 |
Budhisma kalendaro | 2565 |
Ĉina kalendaro | 4657 / 4717 – 4658 / 4718 庚子 – 辛丑 |
Etiopa kalendaro | 2013 – 2014 |
Franca respublika kalendaro | 229 - 230 CCXXIX -CCXXX |
Hebrea kalendaro | 5781 – 5782 |
Holocena kalendaro | 12021 |
Irana kalendaro | 1399 – 1400 |
Islama kalendaro | 1442 – 1443 |
- Imperia jaro | Kōki 2681 (皇紀2681年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12021 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4354 |
Tajlanda suna kalendaro | 2564 |
2021 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (vidu ĉi tie kalendaron).
Dum la jaro 2021 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
[redakti | redakti fonton]Jen resumo de kelkaj gravaj eventoj de la jaro 2021:
1. Daŭro de la tutmonda COVID-19 pandemio, kun grandskala disvastiĝo de vakcinoj.
2. Atakoj kontraŭ la Usona Kapitolo fare de subtenantoj de Donald Trump.
3. Joe Biden inaŭguriĝis kiel la 46-a prezidento de Usono.
4. Usono kaj aliaj landoj retiriĝis el Afganio, sekvate de rapida repreno de Taliban.
5. Blokado de la Sueza Kanalo fare de la ŝipo Ever Given.
6. Militaj konfliktoj inter Izraelo kaj Hamas en Gazao.
7. Kolapso de granda apartamentdomo en Surfside, Florido.
8. Olimpikoj en Tokio okazis post unujara prokrasto.
9. COP26 klimata konferenco en Glasgow, Skotlando.
10. Lanĉo de la James Webb Kosmoteleskopo.
11. Forta tertremo en Haitio.
12. Militaj tensioj inter Rusio kaj Ukrainio pliintensiĝis.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 22-a de januaro: Traktato pri abolo de nukleaj armiloj ekvalidiĝis
- 4-a de marto: Senfleksebla soldato de "Libero kaj Sendependo" Roman Szczur estis solene entombigita en bazilika kripto en Radecznica (Distrikto Zamojski)
- 5-a de marto: Apostola pilgrimado de papo Francisko al Irako komenciĝis en Bagdado, malgraŭ pandemio kaj oftaj teroristaj atencoj
- 23-a de marto - 29-a de marto: Kontenerŝipo Ever Given blokis la Suezan Kanalon
- 9-a de majo: Lanĉo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo
- 11-a de junio-11-a de julio: Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020 (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 23-a de julio-8-a de aŭgusto: Somera Olimpiko 2020 (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 1-a de oktobro: Malfermo de Internacia Ekspozicio (2020) en Dubajo (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 29-a de novembro: Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj, pluraj aliaj estas en malsanulejoj
- 30-a de novembro: Barbado fariĝis respubliko
- 7-a de decembro: Aperis poŝtelefona aplikaĵo de MiaVivo.net
- 31-a de decembro: finiĝis la Konvencio de Kotonuo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]4-a de junio: Lilibet Mountbatten-Windsor, filino de Henry Mountbatten-Windsor kaj Meghan Markle
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 2-a de januaro: Brian Urquhart, asista ĝenerala sekretario de UN, ricevinto de Premio Zamenhof (n. 1919)
- 4-a de januaro: Martinus Veltman, nederlanda fizikisto, nobelpremiito (n. 1931)
- 7-a de januaro: Jan Blommaert, belga sociolingvisto kaj lingva antropologo (n. 1961)
- 16-a de januaro: Phil Spector, usona kantoverkisto, muzikisto kaj muzikproduktisto (n. 1939)
- 18-a de januaro: Jean-Pierre Bacri, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1951)
- 19-a de januaro: Morice Benin, franca kantisto (n. 1947)
- 20-a de januaro: Jan Werner, ĉeĥa esperantisto (n. 1933)
- 21-a de januaro: Jean Graton, franca desegnisto de komiksoj (n. 1923)
- 23-a de januaro: Walter Bernstein, usona scenaristo, viktimo de Makartiismo (n. 1919)
- 23-a de januaro: Alberto Grimaldi, itala filmproduktisto (n. 1925)
- 24-a de januaro: Arik Brauer, aŭstra pentristo kaj kantisto (n. 1929)
- 5-a de februaro: Christopher Plummer, kanada aktoro (n. 1929)
- 7-a de februaro: Moufida Tlatli, tunizia filmreĝisorino kaj ministro (n. 1947)
- 8-a de februaro: Jean-Claude Carrière, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1931)
- 9-a de februaro: Chick Corea, usona ĵazpianisto (n. 1941)
- 11-a de februaro: Vlastimil Novobilský, ĉeĥa esperantisto (n. 1935)
- 14-a de februaro: Carlos Menem, prezidento de Argentino 1989-1999 (n. 1930)
- 16-a de februaro: Joan Margarit, kataluna poeto (n. 1938)
- 21-a de februaro: Marc Waelkens, belga arkeologo (n. 1948)
- 27-a de februaro: Vilmos Benczik, hungara esperantisto (n. 1945)
- 4-a de marto: Marcel Courthiade, franca lingvisto (n. 1953)
- 17-a de marto: John Magufuli, prezidento de Tanzanio (n. 1959)
- 21-a de marto: Antonio De Salvo, itala esperantisto (n. 1942)
- 21-a de marto: Nawal el Saadawi, egipta verkistino (n. 1931)
- 21-a de marto: Oldřich Kníchal, slovaka esperantisto (n. 1939)
- 25-a de marto: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (n. 1941)
- 28-a de marto: Didier Ratsiraka, prezidento de Madagaskaro (n. 1936)
- 1-a de aprilo: Isamu Akasaki, japana fizikisto Nobelpremiita (n. 1929)
- 4-a de aprilo: Robert Mundell, kanada ekonomikisto (n. 1932)
- 6-a de aprilo: Hans Küng, svisa teologo kaj verkisto (n. 1928)
- 19-a de aprilo: Walter Mondale, vicprezidento de Usono (n. 1928)
- 20-a de aprilo: Idriss Déby, prezidento de Ĉadio 1990-2021 (n. 1952)
- 23-a de aprilo: Andrzej Pettyn, pola esperantisto (n. 1938)
- 28-a de aprilo: Michael Collins, skipano de Apollo 11 (n. 1930)
- 1-a de majo: Pieter Aspe, flandra verkisto (n. 1953)
- 1-a de majo: Olympia Dukakis, usona aktorino (n. 1931)
- 23-a de majo: Eric Carle, usona verkisto kaj ilustristo (n. 1929)
- 28-a de majo: Benoît Sokal, belga aŭtoro de komiksoj (n. 1954)
- 4-a de junio: Friederike Mayröcker, aŭstra verkistino (n. 1924)
- 6-a de junio: Ei-ichi Negishi, japana kemiisto Nobelpremiita (n. 1935)
- 9-a de junio: Libuše Šafránková, ĉeĥa aktorino (n. 1953)
- 17-a de junio: Kenneth Kaunda, prezidento de Zambio (n. 1924)
- 5-a de julio: Raffaella Carrà, itala aktorino kaj kantistino (n. 1943)
- 7-a de julio: Jovenel Moïse, prezidento de Haitio (n. 1968)
- 17-a de julio: Pilar Bardem, hispana filma kaj televida aktorino (n. 1939)
- 23-a de julio: Steven Weinberg, usona fizikisto Nobelpremiita (n. 1933)
- 25-a de julio: Otelo Saraiva de Carvalho, portugala revoluciulo (n. 1936)
- 3-a de aŭgusto: Wolf Harranth, aŭstra verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
- 8-a de aŭgusto: Jaan Kaplinski, sovetia, estona verkisto (n. 1941)
- 13-a de aŭgusto: Carolyn Shoemaker, usona astronomino (n. 1929)
- 13-a de aŭgusto: Gino Strada, itala kirurgo kaj verkisto (n. 1948)
- 21-a de aŭgusto: Roman Malinowski, pola ekonomikisto kaj politikisto, Alta Protektanto de UK 1987 (n. 1935)
- 24-a de aŭgusto: Hissène Habré, prezidento de Ĉadio 1982-1990 (n. 1942)
- 24-a de aŭgusto: Charlie Watts, drumisto de The Rolling Stones (n. 1941)
- 26-a de aŭgusto: Aljes Razanaŭ, belorusa poeto (n. 1947)
- 29-a de aŭgusto: Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato 2001-2013 (n. 1942)
- 2-a de septembro: Mikis Theodorakis, greka komponisto (n. 1925)
- 6-a de septembro: Jean-Paul Belmondo, franca aktoro (n. 1933)
- 10-a de septembro: Jorge Sampaio, prezidento de Portugalio 1996-2006 (n. 1939)
- 11-a de septembro: Abimael Guzmán, gvidanto de Luma Vojo (n. 1934)
- 16-a de septembro: Clive Sinclair, brita inventisto, populariganto de hejmaj komputiloj (n. 1940)
- 17-a de septembro: Abdelaziz Bouteflika, prezidento de Alĝerio 1999-2019 (n. 1937)
- 1-a de oktobro: Bob Mendes, flandra aŭtoro de krimromanoj (n. 1928)
- 2-a de oktobro: Ioanis Paleokrasas, greka politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1934)
- 9-a de oktobro: Abolhasan Banisadr, unua prezidento de Irano (n. 1933)
- 16-a de oktobro: Máire Mhac an tSaoi, irlanda poetino (n. 1922)
- 18-a de oktobro: Colin Powell, usona ministro pri eksteraj aferoj 2001-2004 (n. 1937)
- 21-a de oktobro: Bernard Haitink, nederlanda dirigento (n. 1929)
- 26-a de oktobro: Roh Tae-wu, prezidento de Sud-Koreio (n. 1932)
- 11-a de novembro: Frederik Willem de Klerk, prezidento de Sud-Afriko (n. 1936)
- 13-a de novembro: Wilbur Smith, sud-afrika verkisto (n. 1933)
- 14-a de novembro: Etel Adnan, siri-usona poetino kaj artistino (n. 1925)
- 23-a de novembro: Ĝeon Du-hŭan, prezidento de sud-Koreio (n. 1931)
- 26-a de novembro: Stephen Sondheim, usona komponisto kaj tekstverkisto (n. 1930)
- 27-a de novembro: Almudena Grandes, hispana verkistino (n. 1960)
- 1-a de decembro: Miroslav Zikmund, ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto (n. 1919)
- 6-a de decembro: Kåre Willoch, ĉefministro de Norvegio (n. 1928)
- 9-a de decembro: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (n. 1928)
- 11-a de decembro: Anne Rice, usona verkistino (n. 1941)
- 18-a de decembro: Richard Rogers, brita arkitekto (n. 1933)
- 19-a de decembro: Robert H. Grubbs, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1942)
- 23-a de decembro: Joan Didion, usona verkistino (n. 1934)
- 26-a de decembro: Desmond Tutu, Sud-Afrika episkopo Nobelpremiita (n. 1931)
- 26-a de decembro: Edward Osborne Wilson, usona biologo (n. 1929)
- 31-a de decembro: Betty White, usona aktorino (n. 1922)