4450 Pajno
4450 Pajno | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 4450 Pan |
Aliaj nomoj | 1987 SY; 1937 CA |
Nomita laŭ | Pajno vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1987 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
215,793 Gm (1,442 AU) 89,190 Gm (0,5962 AU) 342,396 Gm (2,289 AU) |
Discentreco | 0,587 |
Meza anomaliangulo | 94,832° |
Klinangulo | 5,516° |
Periodo | 632,800 tagoj (1,733 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 24,80 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
311,972° |
Argum. de periapsido | 291,626° |
Terdistanco - Minimuma |
4,225 Gm (0,02824 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,1 - 2,4 km |
Rotacia periodo | ~ 2,5 tagoj (~ 60 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,2 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 17,2 |
4450 Pajno estas malgranda apolona asteroido, malkovrita la 25-an de septembro 1987 de la usonaj geedzoj kaj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la greka dio Pajno; tiun nomon ricevis ankaŭ la saturna luno Pajno.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Marso, la Tero kaj Venuso : ĝi estas marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido; kaj potence danĝera objekto.
- La 19-an de februaro 2008 ĝi pasis al 0,04082 AU (6,106 milionoj da km) de Tero.
- La 17-an de februaro 2060 ĝi pasos al 0,03691 AU (5,5212 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi teorie povas proksimiĝi al 0,02824 AU ( 4,225 milionoj da km) de Tero. Ĝi proksimiĝas ankaŭ al 3,733 milionoj da km de Marso kaj al 3,880 milionoj da km de Venuso. Ĝi proksimiĝas ankaŭ al ĉ 20 milionoj da km de Merkuro.
La meteorfluo Delto-Leonidoj ŝajnas origini de 4450 Pajno.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4449 Sobinov | 4450 Pajno | 4451 Grieve |