Saltu al enhavo

Potence danĝera objekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asteroido 4179 Toutatis: radaro bildo elde la observatorio de Goldstone

Potence danĝeraj objekto (PDO) estas Apud-tera asteroidokometo, kies orbito estas tia, ke ĝi havas la eblon pasi proksime de Tero kaj, kiu estas sufiĉe granda por kaŭzi gravajn regionajn damaĝojn en la okazaĵo de alfrapo.

Objekto estas konsiderita kiel PDO se ĝia minimuma orbita interdistanco (MOID) rilate al Tero estas malpli ol 0,05 astronomia unuo (iom malpli ol 7 500 000 km aŭ proksimume 19,5 foje la distanco Luno -Tero) kaj se ĝia diametro estas almenaŭ 100 al 150 metroj. Tio estas sufiĉe granda por kaŭzi al homaj instalaĵoj regionajn detruojn senprecedencajn en la homa historio en la kazo de surgrunda alfrapo, aŭ gravan cunamon en la kazo de frapo en oceanon. Tia trafaj eventoj okazas averaĝe ĉirkaŭ po unufoje en 10 000 jaroj.

En januaro 2009, la NASA estis listigitaj 1006 potencie danĝerajn asteroidojn (PDA) kaj 85 apud-terajn kometojn (PDC).[1] La inventaro de la sunsistemo daŭras, kun 1360 PDA konata ekde decembro 2012. Projektoj kiel Lincoln Near-Earth Asteroid Research kaj Catalina Sky Survey daŭras serĉi pliajn PDO-jn. Ĉiuj, kiuj estas trovitaj estas studita per optikaj, radaraj, infraruĝaj kaj aliaj rimedoj, por determini iliajn ecojn kiel grando, komponiĝo, rotacio, kaj pli precize determini iliajn orbitojn. Ambaŭ profesiaj kaj amatoraj astronomoj partoprenas al tia elrigardo.

La datumoj de NEOWISE taksas, ke ekzistas 4 700 ± 1 500 potence danĝeraj asteroidoj kun diametro pli granda ol 100 metroj.[2] En 2012, estas taksata, ke proksimume 20 al 30 % el tiuj objektoj estis malkovritaj.

Taksado de la grandoj

[redakti | redakti fonton]

Asteroido pli granda ol 35 metroj povas esti minaco por urbo.[3]

La diametro de plej malgrandaj asteroidoj ne estas bone konata kaj povas nur esti taksita surbaze de ilia brilo kaj distanco. Tial NASA kaj la Jet Propulsion Laboratory uzas la pli praktikan mezuron de la absoluta magnitudo (H). Ia-ajn asteroido kun absoluta magnitudo de 22.0 aŭ pli hela (do de pli malgranda magnetudo) estas sufiĉe granda por esti danĝera, kvankam nur kruda taksado la de grando povas esti farata sur bazo de la absoluta magnitudo,[4] ĉar ilia albedo ne estas ĉiam konata. La programoj de serĉo de PDO-j de NASA hipotezas, por tiaj asteroidoj, averaĝan albedon de 0,13.

Kiam asteroido pasas proksime de planedonatura satelito, ĝi suferas gravitan perturbon , kiu modifas ties orbiton tiel, ke potencie danĝera objekto povas iĝi ne-minacanta, aŭ inverse. Tiu estas spegulbildo de la dinamika karaktero de la Suna Sistemo.

La du ĉefaj skaloj uzata por klasifiki la danĝerojn de asteroidaj alfrapo estas la Palerma skalo kaj la Torina skalo.

La plej grandaj PDO-j

[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj PDO-j (laŭ ties absoluta magnitudo) malkovritaj je donita jaro[5],

Nomo Jaro (H)
(4179) Toutatis 1989 15.3
(4953) 1990 MU 1990 14.1
(7341) 1991 VK 1991 16.7
(5604) 1992 FE 1992 16.4
(39572) 1993 DQ1 1993 16.4
(136618) 1994 CN2 1994 16.6
(243566) 1995 SA 1995 17.3
(8566) 1996 EN 1996 16.5
(35396) 1997 XF11 1997 16.9
(16960) 1998 QS52 1998 14.3
(137427) 1999 TF211 1999 15.0
(23187) 2000 PN9 2000 16.1
(111253) 2001 XU10 2001 14.9
2002 CE 2002 14.7
(242216) 2003 RN10 2003 15.7
(242450) 2004 QY2 2004 14.7
(308242) 2005 GO21 2005 16.4
2006 VV2 2006 16.8
(214869) 2007 PA8 2007 16.2
(294739) 2008 CM 2008 17.15
2009 MS 2009 16.0
2010 CL19 2010 17.55
2011 UL21 2011 15.7
2012 LK9 2012 17.8

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]