Abatejo Kaisheim
Aspekto
La Imperia Abatejo de Kaisersheim (en germana: Reichsstift Kaisersheim aŭ Kloster Kaisersheim), estis cisterciana monaĥejo en Kaisersheim (nuntempe Kaisheim), Bavario, Germanio.
Kiel unu el la 40 memregantaj imperiaj abatejoj de la Sankta Romia Imperio, Kaisersheim estis praktike sendependa ŝtato. Ties abato havis sidlokon kaj voĉdonrajton en la Imperia Dieto kie li sidis sur la Benko de Prelatoj de Svabio. Je la tempo de ties senreligiigo en 1802, la Abatejo kovris 136 kvadratajn kilometrojn kaj havis 9 500 - 10 000 anojn.[1]
Poste la areo estis uzata por militistaj celoj, hejmo de franciskanoj, prizono kaj nun muzeo kaj hejmo de justicaj instancoj.
-
Tombo de Henriko la 3-a, Grafo de Lechsgemünd, en la Abatejo de Kaisersheim
-
Plano de la preĝejo de la Abatejo de Kaisersheim