Abrantes
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Abrantes (metroo de Madrido) kaj Abrantes (stacidomo). |
Abrantes | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 325 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 28′ N, 8° 12′ U (mapo)39.464444444444-8.1978194444444Koordinatoj: 39° 28′ N, 8° 12′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 35 m [+] | ||||
Areo | 714,69 km² (71 469 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Abrantes [+] | |||||
Abrantes estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto de Santarém, Centra regiono kaj subregiono de Meza Tejo, kun ĉ. 18 600 loĝantojn. Antaŭe apartenis al la antikva provinco Ribatejo. Abrantes estas sidejo de municipo kun 713,43 km² kaj 42 235 loĝantoj (2001), subdividita en 19 fregezioj La urbo Abrantes estas kaj komerca kaj industria poluso en la fekunda ĉirkaŭa regiono. Ĝi havas metalurgian industrion.
Historio
[redakti | redakti fonton]Abrantes posedas sian propran kastelon kiu estis konkerita de Afonso Henriques, en 1148 al la araboj. Ricevis la foruan reĝimon en la jaro 1179 rekompense de la ofertita rezisto al la marokaj sieĝantoj de Abem Jacob, kiuj devis retroiri kun multaj homperdoj. En 1510 la foruo de Abrantes estis reformita de Manuel la 1-a.
Abrantes estis kategoriigita kiel urbo en 1916, per la leĝo n-ro 601, de la 14a de junio. Nuntempe ĝi havas kvar fregeziojn: Rossio ao Sul do Tejo, São João, São Vicente kaj Alferrarede.
Oni pensas ke la urbo havas keltan originon. Ĝia nomo venas de la latina "Aurantes" eble indikante ke en la antikveco ekzistis multe da oro en la urbo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Abrantes (stacidomo)
- Alferrarede (stacidomo)
- Alvega-Ortiga (stacidomo)
- Bemposta (stacidomo)
- Mouriscas-A (stacidomo)
- Tramagal (stacidomo)