Alain Colas
Alain Colas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1943 en Clamecy |
Morto | 16-an de novembro 1978 (35-jaraĝa) en Atlantiko |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Burgonjo Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | skipper (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.alain-colas.com |
Alain COLAS (alɛ̃ kɔla) estas franca navigisto naskiĝinta la 16-an de septembro 1943 en Clamecy (urbo situanta en la departemento Nièvre). Li malaperis surmare la 16-an de novembro 1978 ĉe Acoroj en Portugalio dum la unua franca vetkuro Route du Rhum (Itinero del'Rumo).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Alain Colas estas precipe konata de la jaro 1972 pro sia venko en la angla vetkuro Transat (por transatlantika velvetkuro), same kiel pro sia solluda veladorekordo ĉirkaŭ la mondo en 1973. Tiuj du rezultoj akiritaj sur sia velŝipo renomita Manureva (antaŭe nomita Pen Duick IV de la famkonata franca maristo Éric Tabarly). La du viroj konatiĝis en 1967 kaj plurfoje navigis kune per la sama boato, tiu de Tabarly.
Lia malapero en novembro 1978 dum la unua Route du Rhum estas envolvita en misteroj - neniu elemento de la vrako iam estis trovita.
Fina vetkuro kaj eniro en la legendon
[redakti | redakti fonton]En 1978, Alain Colas partoprenis en sia lasta vetkuro kaj forveturis de Saint-Malo la 5-an de novembro por la unua eldono de la Route du Rhum.
|
Kiam li preterpasis la insularon Acoroj, ĉe la marbordo de Portugalio, li sendis sian lastan radiomesaĝon en la 16-a de novembro 1978 :
|
Dum li estis ĉe la kapo de la vetkuro, li estis enmarigita de ŝtormo kaj neniam elvenis el ĝi... Li malaperis en la aĝo de 35 jaroj. En tiu tempo, multikarenoj ne estis nemalnavigeblaj, pro tio ke ili estis konstruitaj el aluminio , kiu estas pli peza ol akvo. Multaj serĉoj estos faritaj sed neniu trovos la mariston nek la boaton.
En 1979, Serge Gainsbourg verkis kanzonon omaĝe al la malaperinta navigisto, la faman "Manureva", kiu estis komponita kaj kantita de Alain Chamfort. Kiam la familio aŭdas ĝin en la radio, ĝi estas korŝira sed finfine ĝi ankaŭ helpis konservi la miton de Alain Colas kaj lia fama "birdo del' vojaĝo" (signifo de Manureva en la tahitia lingvo). Pluraj stratoj, konstruaĵoj kaj lokoj hodiaŭ portas en Francio la nomon Alain Colas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Por aŭskulti la kanzonon ĉe Jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=XXuXoU0hEuk