Saltu al enhavo

Ali Bongo Ondimba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali Bongo Ondimba
Persona informo
Ali Bongo Ondimba
Naskiĝo 9-an de februaro 1959 (1959-02-09) (65-jaraĝa)
en Brazavilo
Religio islamo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Gabono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Demokratia Gabona Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Omar Bongo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Patience Dabany (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Inge Lynn Collins Bongo (en) Traduki (1994–2015)
Sylvia Bongo Ondimba (mul) Traduki (1989–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Noureddin Bongo Valentin (en) Traduki
 ( Sylvia Bongo Ondimba (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Pascaline Bongo Ondimba (mul) Traduki (patra duonfratino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ali-Ben BONGO ONDIMBA, naskiĝita kiel Alain-Bernard Bongo la 9-an de februaro 1959 en Brazzaville[1], estas gabona politikisto, filo de la forpasinta prezidanto Omar Bongo, kaj ministro de eksteraj rilatoj, Defendo kaj aliaj fakoj en la registaroj de lia patro de 1989 ĝis 2007.

Bongo Ondimba estis elektita la 3-an de septembro 2009, kiel la nova prezidanto de Gabono kun 41,73% da favoraj voĉdonantoj.[2] La partopreno atingis 44,29% da 807.374 enregistritaj voĉdonantoj.[3] La rezulto de la baloto kaŭzas popolajn protestojn, kaj la denuncojn de la du ĉefaj rivaloj: la eksa ministro pri internaj aferoj André Mba Obame (25,88%) kaj la ĉefa opoziciestro Pierre Mamboundou Mamboundou (25,22%). La 4-an de septembro ekflamis tumultoj. Estis incendiita franca konsulejo en Port-Gentil, la dua plej granda urbo en Gabono, ĉar onidiroj disvastigis, ke la siatempa kolonia potenco iel helpis en falsado de la balotado. Samtempe subtenantoj de kontraŭstara kandidato Pierre Mamboundou eniris la urban malliberejon kaj liberigis prizonulojn. Sur stratoj de la ĉefurbo Librevilo estiĝis brulantaj aŭtoj, pneŭofajregoj kaj renversitaj rubujoj kiuj fariĝis improvizitaj barikadoj. Ankaŭ estis atakitaj la policejo kaj francaj firmaoj. Manifestaciantoj detruis publikajn konstruaĵojn, sportejojn kaj distrejojn kiujn estras la franca petrolkompanio Total en Port-Gentil.[4] Rezulte de tumultoj kelkaj homoj pereis kaj multaj estis vunditaj.[5]

La 19-an de oktobro 2009 la Konstitucia Tribunalo malakceptis la opoziciajn refutojn kaj proklamis veraj la oficialajn rezultojn. Samtage Ali Bongo faris la ĵuron de enoficiĝo kiel gabona nova prezidento. «Mi deziras Gabonon kie la elitoj cirkulas kaj estas renovigitaj,» diris li en sia inaŭgura parolado.[5]

En 2019 okazis provo de puĉo kiu estis rapide subpremita, tri ĉefaj puĉistoj malliberigitaj por 15 jaroj.

En oktobro 2021, Ali Bongo estas citita en la "Pandora-paperoj", ĉi tiuj dokumentoj pri la uzo de eksterlandaj kompanioj en impostaj paradizoj, Ali Bongo estintus la profitanto de du kompanioj nun dissolvitaj.

La 26-an de aŭgusto 2023 okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, ricevinta, laŭ oficialaj datumoj, 64,27% de la voĉoj. Lia ĉefa rivalo Albert Ondo Ossa ricevis 30,77%. La opozicio plendis pri balotaj fraŭdoj kaj deklaris Albert Ondo Ossa la venkinto. La baloto okazis en streĉa etoso, eksterlandaj observantoj mankis, iuj balotejoj malfermiĝis kun granda prokrasto, en parto de la lando validis elirmalpermeso. Jam la 30-an de aŭgusto li estis eksigita sekve de puĉo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Infosplusgabon.com. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2009-09-25 .
  2. Ministère de la Communication Arkivigite je 2009-09-14 per la retarkivo Wayback Machine, de la Poste et des Nouvelles Technologies
  3. Oficialaj rezultoj. Arkivita el la originalo je 2009-09-15. Alirita 2009-09-25 .
  4. Tumultoj en Gabono post elekto de nova prezidento Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  5. 5,0 5,1 Mallonge el Afriko... Arkivigite je 2012-03-12 per la retarkivo Wayback Machine esperante