Amono
Amono | |||||
---|---|---|---|---|---|
egipta dio • ĉiela dio | |||||
Karakterizaĵoj | |||||
Sekso | vira | ||||
En hieroglifoj |
| ||||
Transskribo | egipte jmn, pli vidu tekste | ||||
Greka nomo | Ἄμμων, Ámmōn | ||||
Kopta nomo | Ⲁⲙⲟⲩⲛ, Amoun | ||||
En aliaj religioj | Zeŭso | ||||
Kulto | |||||
Patro | Ĥonsu | ||||
Edzo/Edzino | Mut | ||||
Infanoj | Ĥonsu, Montu | ||||
Amono (ankaŭ Amon, Amun, Amen, Amana; egipte jmn, rekonstruita kiel /jaˈmaːnuw/ (malnovegipte kaj frumezegipte) → /ʔaˈmaːnəʔ/ (mezegipte) → /ʔaˈmoːn/ (malfruegipte), kopte Ⲁⲙⲟⲩⲛ, Amoun; malnovgreke Ἄμμων Ámmōn; fenice: 𐤀𐤌𐤍, latinliterigita: ʾmn) estis grava antikva egipta diaĵo kiu aperas kiel membro de la Ogdoado, la okopo de ĉefaj dioj de Ĥmun aŭ greke Ερμούπολις, Hermópolis. Amono estis atestita ekde la Malnova Regno kune kun sia edzino Amunet (pli poste en la kojnea greka Αμαυνι, Amanui). Kun la 11-a dinastio (ĉ. la 21-a jarcento a.K.), Amono pliiĝis al la pozicio de patrona diaĵo de Tebo anstataŭigante Montu.[1]
Fine de da 18-a jarcento a.K., ĉiam pli graviĝis la enmarŝintaj Heka Ĥasut (greke Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos), grupoj de ŝemidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj 1719 kaj 1692 antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj ĉevaloj, batalĉaroj kaj pafarkoj. La Heka Ĥasut komence okupis la orientan Nildelton, deklaris la urbon Avaris (egipte Hut-waret, greke Αὔαρις) sian ĉefurbon, iom post iom konkeris pli da teritorio, ĝis ili kontrolis la tutan Suban Egiption kaj konsistigis la dekkvinan dinastion. Kiam en la 16-a jarcento a.K. Tebo kun sia armeo ribelis kontraŭ la Heka Ĥasut kaj kun la regado de la faraono Amosis la 1-a, Amono akiris nacian gravecon, esprimitan en sia kunfandiĝo kun la Suna dio, Reo, kiel Amon-Reo (respektive Amon-Re, alternative literumita Amon-Rao aŭ Amon-Ra). Li tiam konsideriĝis la reĝo de la dioj, kaj li retenis ĉefan gravecon en la egipta panteono ĉie en la Nova Regno (kun la escepto de la "Atonisma herezo" sub Aĥnatono).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ David Warburton, Architecture, Power, and Religion: Hatshepsut, Amun and Karnak in Context, "Arkitekturo, potenco kaj religio: Hatŝepsut, Amono kaj Karnako en kunteksto", 2012, p. 211 (ISBN 9783643902351) (angle)