Saltu al enhavo

Andropaŭzo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andropaŭzo (latine climaterium virile) estas vorto kreita analogie al menopaŭzo, kaj indikas la malpliigon de produktado de viraj hormonoj ĉe maljunuloj. Ties simptomoj estas ofte konfuzaj kaj malprecizaj, ĉar male al menopaŭzo, ĝi ne okazas al ĉiuj individuoj, kaj ne al ĉiuj kun la sama intenso. Plej ofte prezentiĝas malforteco, palpitacioj, elĉerpiĝo, incitiĝemo, deprimeco, maltrankvileco, ŝvitemo, kongestatakoj ktp. Ofte indikas malkapablon aŭ malemon al seksa vivo. Male al menopaŭzo, kiu estas normala fenomeno de virina vivo, andropaŭzo povas esti rigardata kiel malsano.