Antisteno
Aspekto
Antisteno el Ateno (445 a. K. - 365 a. K.) | ||
---|---|---|
Busto de Antisteno, romia kopiaĵo laŭ helena originalo, Muzeo Pio Klementino, Romo.
| ||
Persona informo | ||
Ἀντισθένης | ||
Naskiĝo | ĉ. 445 a. K. en la havenurbo Pireo, Antikva Ateno, Grekio | |
Morto | ĉ. 365 a. K. en Ateno, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antisteno - n. en ĉ. 445 a. K. en la havenurbo Pireo, Antikva Ateno, Grekio, m. en ĉ. 365 a. K. en Ateno[1] - estis unu el la minoraj sokratanoj, eble la plej eminenta el ili. Oni ne konas la daton de lia naskiĝo aŭ de lia morto. Li fariĝis disĉiplo de Sokrato je maljuna aĝo kaj fondis, post la morto de sia majstro, la cinikan skolon aŭ cinikismon, karakterizita de la sokrataj trajtoj de "memregado", "memsufiĉeco", "libereco" kaj "aŭtarkio". La termino "cinika" venis de la greka "κύων" "hundo", ĉar la filozofo emis prediki ĉe la gimnazio "κύνόσαργες" "Kinoargo" "Lerta Hundo", proksima de la pordoj de Ateno. Poste li estis alnomita "la pura hundo". Lia plej eminenta disĉiplo estis Diogeno la Cinika el Sinopo, alnomita "la hundo".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ Klaus Döring: Antisthenes, en: Hellmut Flashar (eld.): Grundriss der Geschichte der Philosophie. Die Philosophie der Antike (germane: "skizo de la historio de filozofio - la filozozio de la antikva epoko"), volumo 2/1, eldonejo Schwabe, Bazelo, Svislando 1998, p. 268–280, ĉi-tie p. 269. Iuj kolegoj fiksis vivjarojn -446 ĝis -366, kio estas minimuma diferenco, konsiderante ke ĉiukaze la jaroj estas proksimumaj.