Antonio Machado
Antonio Machado | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio Machado Ruiz | |||||
Naskonomo | Antonio Cipriano José María Machado Ruiz | ||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1875 en Sevilo | ||||
Morto | 22-an de februaro 1939 (63-jaraĝa) en Collioure | ||||
Tombo | Collioure vd | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | hispana • franca vd | ||||
Loĝloko | Madrido • Parizo • Sorio • Baeza • Segovio • Sevilo • Rocafort • Barcelono • Collioure vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Centra de Madrido vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Antonio Machado Álvarez vd | ||||
Patrino | Ana Ruiz Hernández (en) vd | ||||
Gefratoj | Manuel Machado, Francisco Machado (en) , Cipriana Machado (en) kaj José Machado Ruiz (en) vd | ||||
Edz(in)o | Leonor Izquierdo (1909–1912) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto instruisto dramaturgo verkisto intelektulo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Soledades. Galerías. Otros poemas ❦ Campos de Castilla ❦ Juan de Mairena vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio MACHADO Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875; mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la t.n. Generacio de 1898 kaj unu el ĝiaj plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kvankam andaluzo, li loĝis grandan parton de sia vivo en Madrido, kaj ankaŭ estas tre influita de la pejzaĝo de Kastilio, kaj precipe de Sorio, kie li dumtempe laboris, edziĝis kaj vidviĝis.
Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. Generacio de 1898, kun Miguel de Unamuno, Pío Baroja kaj Ramón del Valle-Inclán. Lia frato Manuel estis ankaŭ poeto, sed el posta generacio, konata kiel modernismo.
Dum la Hispana Enlanda Milito li apogis la registaran flankon. Ĉe la fino li devis ekziliĝi kun sia panjo, kaj forpasis ĝuste post la pasado de la landlimo, en la franca Collioure.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Lia verkaro komenciĝas per Soledades (Solecoj, 1903), lirika poemaro.
Lia plej konata verko estas Campos de Castilla (Kamparoj de Kastilio, 1912), tre influita de la fortaj trajtoj de la kastilia geografio.
Aliaj poemaroj:
En 1936, li publikigis verkojn, eseojn kaj prozaĵojn, sub la plumnomo Juan de Mairena.
Li ankaŭ verkis teatraĵojn, kunlabore kun sia frato Manuel:
- Desdichas de la fortuna o Julianillo Valcárcel (1926)
- Juan de Mañara (1927)
- Las adelfas (1928)
- La Lola se va a los puertos (1929)
- La prima Fernanda (1931)
- La duquesa de Benamejí (1932).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La lando de Alvargonzález, tradukis Fernando de Diego[1]
- Sep poemoj en Sentempa Simfonio, antologio de hispanlingva literaturo, ankaŭ tradukitaj de De Diego.
En tiu ĉi lasta libro, Antonio Machado estas prezentata kiel
eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri La lando de Alvargonzález
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.abelmartin.com Abel Martín. Revista de estudios sobre Antonio Machado (hispane)
- http://www.poesia-inter.net/indexam.htm Poesías Completas de Antonio Machado, retejo kun la kompleta poemaro de Antonio Machado (hispane)
- https://katalogo.uea.org/index.php?inf=3726 Nova eldono de La lando de Alvargonzález, en la katalogo de la Libroservo de UEA
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eld. Hispana Esperanto-Federacio. Zaragoza.
- Naskiĝintoj en Sevilo
- Naskiĝintoj en 1875
- Mortintoj en 1939
- Viroj
- Naskiĝintoj la 26-an de julio
- Mortintoj la 22-an de februaro
- Hispanaj poetoj
- Hispanaj eseistoj
- Hispana literaturo de la 20-a jarcento
- Hispanaj ekzilitoj
- Membroj de la Reĝa Hispana Akademio
- Homoj de la Hispana Enlanda Milito
- Andaluzoj
- Komplutensa Universitato de Madrido