Appendix Vergiliana
Aspekto
Appendix Vergiliana | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | authors of Appendix Vergiliana | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | poemo | ||||
| |||||
La poemoj de la juna Vergilio titoliĝis Catalepton, kio signifas "bone ellaboritaj poemaĵoj". Aliaj poemoj, transdonitaj sub lia nomo sed sen lia aŭtoreco kolektiĝis fare de la granda filologiisto Jozefo Justo Scaliger (1540-1609) kiel Appendix Vergiliana (latine = alpendaĵo al la verkoj de Vergilio).
La verkoj nomiĝas:
- Aetna: pri vulkanoj - eble skribita de Lucilio la Juna
- Ciris: eta epopeo
- Culex: parodio pri paŝtisto
- Copa: pri gastejestrino
- Dirae: malbenadoj
- Lydia: lamento elegiforma de viro pri lia amatino, kiu estas malproksime
- Moretum: poemo pri kamparano
- Quid hoc novi est: poemo por Priapo
- De institutione viri boni / De est et non / De rosis nascentibus: tri poemoj - eble de Aŭsonio?
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Niklas Holzberg (eld.): Die Appendix Vergiliana: Pseudepigraphen im literarischen Kontext, Eldonejo Narr, Tübingen 2005 (=Classica Monacensia/30).