Saltu al enhavo

Ashton Kutcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ashton Kutcher
Persona informo
Ashton Kutcher
Naskonomo Christopher Ashton Kutcher
Naskiĝo 7-an de februaro 1978 (1978-02-07) (46-jaraĝa)
en Cedar Rapids
Etno usonanoj vd
Lingvoj anglausona angla vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Iovao
Washington High School (en) Traduki
Clear Creek Amana High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Larry M. Kutcher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mila Kunis (2015–)
Demi Moore (2005–2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Brittany Murphy (2002–2003)
Mila Kunis (2012–2014) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Wyatt Kutcher (en) Traduki
 ( Mila Kunis)
Dimitri Kutcher (en) Traduki
 ( Mila Kunis) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Rumer Willis (mul) Traduki (duonfilino)
Scout Willis (en) Traduki (duonfilino)
Tallulah Willis (en) Traduki (duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
aktoro
restoraciestro
televida produktoro
modelo
financisto
komikisto
filmaktoro
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1998– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christopher Ashton Kutcher (Cedar Rapids, Iovao, Usono, la  7-an de februaro 1978(nun 1978-02-07)) estas usona aktoro, produktisto kaj eksmodelo. Li aktoris en filmoj kiel Dude, Where's My Car?, The Butterfly Effect, The Guardian kaj What Happens in Vegas. Li ankaŭ estas produktisto kaj kunkreanto de la televidserio Room 401 kaj la realeca televidserio Beauty and the Geek.

Infanaĝo

[redakti | redakti fonton]

Kutcher naskiĝis en Cedar Rapids, Iovao. Filo de de Diane Finegan, laboristino de Procter & Gamble kaj Larry Kutcher, kiu laboris en fabriko de General Mills. Li havas ĉeĥan devenon flanke de sia patro kaj irlandan flanke de la patrino. Li kreskis en katolika hejmo kun sia fratino Tasha kaj sia ĝemela frato Michael Kutcher, kiu havis kortransplanton kiam ambaŭ estis infanoj.

Privata vivo

[redakti | redakti fonton]

Kutcher investis en la itala restoracio Dolce, kiu ankaŭ apartenas al Danny Masterson kaj Wilmer Valderrama, en japana restoracio Geisha House.

En 2003 li komencis amrilaton kun la ankaŭ aktorino Demi Moore kaj ili geedziĝis la 24an de septembro 2005 en privata ceremonio. Partoprenis proksimume 150 invititoj inter ili amikoj kaj familianoj kiel Bruce Willis (eksedzo de Demi).[1] En novembro 2011 Demi Moore anoncis ke ili divorcos post sesjara rilato.

Ekde 2012 li havas amrilaton kun la aktorino Mila Kunis kun kiu edziĝis en 2015.

La 30an de septembro 2014 li kaj Mila Kunis fariĝis gepatroj de la infanino Wyatt Isabelle Kutcher, kiu naskiĝis en la hospitalo Cedars Sinai de Los-Anĝeleso (Kalifornio). La 30an de novembro ili havis duan infanon nomitan Dimitri Portwood Kutcher.

Jaro Titolo Rolo
1999 Coming Soon Louie
2000 Down to You Jim Morrison
2000 Reindeer Games College Kid
2000 Dude, Where's My Car? Jesse Montgomery III
2001 Texas Rangers George Durham
2003 Just Married Tom Leezak
2003 My Boss's Daughter Tom Stansfield
2003 Cheaper by the Dozen Hank
2004 The Butterfly Effect Evan Treborn
2005 Guess Who Simon Green
2005 A Lot like Love Oliver Martin
2006 Bobby Fisher
2006 The Guardian Jake Fischer
2006 Open Season Elliot (voĉo)
2008 What Happens in Vegas Jack Fuller
2009 Spread Nikki
2009 Personal Effects Walter
2010 Brother's Justice Himself
2010 Sankt-Valentena tago (Valentine's Day) Reed Bennet
2010 Killers Spencer Aimes
2011 No Strings Attached Adam Franklin
2011 New Year's Eve Randy
2013 Jobs Steve Jobs
2014 Annie Simon Goodspeed
2014 The Man Who Saved the World Himself
TBD The Long Home Nathan Winer, Sr.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Raporto de usatoday pri la ceremonio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]