Bañón
Bañón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44357 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 1° 11′ U (mapo)40.8395927-1.1911851Koordinatoj: 40° 50′ N, 1° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 141 m [+] | ||
Areo | 54,274838 km² ( 542 7.4 838 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bañón [+] | |||
Bañón [baNJON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 68 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-211 inter Caminreal kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo kaj Cosa (oriente). La urba kerno estas sur 1141 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj. La altitudo gamas inter 1370 msm sudoriente (Loma Pedriza) kaj 970 msm nordokcidente.
Nordokcidente: Torralba de los Sisones kaj Calamocha | Norde: Calamocha | Nordoriente: Calamocha |
Okcidente: Fuentes Claras kaj Caminreal | Oriente: Cosa | |
Sudokcidente: Rubielos de la Cérida | Sude: Rubielos de la Cérida | Sudoriente: Cosa |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bañón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 149 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, rigardejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.