Bešeňová
Bešeňová | |
hungare: Besenyőfalu | |
municipo | |
Terma banejo en Bešeňová
| |
|
|
Oficiala nomo: Bešeňová | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Ružomberok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Akvorezervujo | Akvorezervujo Bešeňová |
Rivero | Váh |
Situo | Bešeňová |
- alteco | 509 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 01″ N 19° 26′ 05″ O / 49.10028 °N, 19.43472 °O (mapo) |
Areo | 4,296 km² (429,6 ha) |
Loĝantaro | 514 (31.12.2009) |
Denseco | 119,65 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1279 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 034 83 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | RK |
NUTS | 510301 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Bešeňová | |
Retpaĝo: www.besenova.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Bešeňová (hungare Besenyőfalu) estas vilaĝo kaj banloko en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Ružomberok.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas laŭ flankovojoj (aŭtoŝoseo preteriras), laŭ fervojo, laŭ dekstra bordo de Váh ĉe akvorezervujo. Ružomberok troviĝas 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. Peĉenegaj limgardistoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. En 1549 jam en libro oni mencias la kuracfontojn. En 1828 en 35 domoj vivis tie 300 homoj. En la 19-a jarcento brandofarejo funkciis en la vilaĝo, sed oni profitis ankaŭ la kuracfontojn. En 1910 loĝis tie 295 homoj (287 slovakoj, 8 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Besenyőfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al la distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Bešeňová 391 homoj (386 slovakoj, unusola hungaro).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 1890
- renesanca kastelo el la 17-a jarcento, post jarcento barokiĝis, nun ĝi estas muzeo pri ĉasado
- termala banejo, kiun 14 fontoj nutras (unu estas 60 °C-a)