Bernhardsweiler
Aspekto
Bernardsweiler estas germanlingva toponimo, kiu povas aludi al la komunumoj nun france nomataj
- Bernardswiller kaj
- Bernardvillé, ambaŭ en Alzaco.
Krome temas pri du (eksaj) malgrandaj loĝlokoj en Germanio:
- Bernhardsweiler (Fichtenau), vilaĝeto en la komunumoparto Lautenbach de la komunumo Fichtenau, distrikto Schwäbisch Hall en la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj
- Bernhardsweiler (Oberderdingen), dezerta loko en la komunumo Oberderdingen, distrikto Karlsruhe, same en Baden-Virtembergo