Bifsteko
Aspekto
Bifsteko estas la nomo de speco de mola kaj sengrasa viando de bovo. Bifsteko estas ofte viando de alta kvalito tiel ke ĝi estas sufiĉe multekosta, sed ankaŭ ekzistas pli malmultekostaj variantoj. La vorto bifsteko devenas de la angla vorto beefsteak (bovsteko).
Esperante | Germane | Angle | France |
---|---|---|---|
kruda | roh | raw | cru |
duonkruda | blau | blue rare, very rare | bleu |
sanga | blutig | rare | saignant |
duonsanga | englisch | medium rare | — |
mezrostita | rosa | medium | à point, anglaise |
duone trarostita | halbrosa | medium well | demi-anglais |
bone trarostita | durch(gebraten) | well done | bien cuit |