Bisimbre
Bisimbre | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50561 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo)41.8560133-1.4433266Koordinatoj: 41° 51′ N, 1° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 320 m [+] | ||
Areo | 11,221126 km² ( 112 2.1 126 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bisimbre [+] | |||
Bisimbre [biSIMbre] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bisimbre estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Fréscano norde kaj de Agón sude. Krom la rivero Huecha, estas irigaciaj kanaletoj.
La loĝloko Bisimbre mem estas je 56 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 13 km de Borja, iom oriente de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Fréscano. Ĝi estas sur 320 msm, alirebla ĉefe el apuda Agón okcidente laŭ loka vojo je nur 1 km.
Nordokcidente: Agón kaj Fréscano | Norde: Fréscano | Nordoriente: Mallén |
Okcidente: Agón | Oriente: Magallón | |
Sudokcidente: Agón | Sude: Agón | Sudoriente: Agón |
Historio
[redakti | redakti fonton]La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Borja kaj Bisimbre estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis parte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.
Bisimbre demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bisimbre oni malaltiĝis ĝis nunaj 80 loĝantoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastelo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipo Bisimbre Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Bisimbre en Campo de Borja