Blua molinio
Blua molinio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aspekto
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Molinia caerulea (L.) Moench | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Aira caerulea | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La blua molinio (latine Molinia caerulea) estas holarktisa herbo indiĝena en Eŭropo, okcidenta Azio, Nordafriko kaj la oriento de Nordameriko. Ĝi troviĝas en ejoj de la malaltebenaĵoj ĝis en alteco de 2300m en la Alpoj. Kiel la plimulto de la herboj, ĝi plej bone kreskas en acidaj grundoj, ideale je pH-valoroj inter 3,5 kaj 5, tamen ĝi povas resti vivanta ĉe pli ekstremaj cirkonstancoj, kelkfoje ĉe pH-valoro malalta ol 2.
Ĝi estas staŭdo, konstituanta herbotufojn, kiuj atingas grandecon de 90 cm. Pro la kompakta tufoj ĝi estas tre rezista kontraŭ la fajroj de la erikejoj. Ĝia ligulo estas ringo de haroj. La longaj mallarĝaj purpuraj spiketoj estas grava rekonilo.
La blua molinio floras en aŭgusto kaj septembro, pli malfrue ol la plejmulto de la aliaj specioj. La floroj estas protoandrinaj.
La raŭpoj de kelkaj specioj de papilioj uzas ĝin kiel nutraĵplanto, ekzemple la multkolora dikkapulo (Carterocephalus palaemon).
Claviceps purpurea estas askofungo kiu proliferas sur la semoj de la blua molinio. Sporoj de Claviceps purpurea povas esti transportataj per insektoj kiel Mythimna l-album.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle UK BAP Purple Moor and Rush Pastures Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine