Britio (apartigilo)
Aspekto
Britio havas diversajn signifojn:
- Geografie, Britio (Great Britain angle, Prydain Fawr kimre) estas insulo en okcidenta Eŭropo, unu el la Brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo, ĝi entenas Anglion, Skotlandon kaj Kimrion.
- Lige al tio, Britannia estis la historia provinco de la Romia Imperio entenanta la sudan duonon de tiu insulo (baze, Anglion kaj Kimrion).
- Ŝtato en Eŭropo:
- 1707 ĝis 1801: Reĝlando de Granda Britio, t.e. unio inter Skotlando kaj Anglujo.
- 1801 ĝis 1922: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, t.e. unio inter la jam ekzistinta Reĝlando de Granda Britio kun Irlando.
- la hodiaŭa brita regno (ekde 1922): Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (mallonge: Unuiĝinta Reĝlando aŭ Britio), kiu entenas la insulon Britio kaj Nord-Irlandon, post kiam la sudo de Irlando eliris el la unio.
- Britio (terminaro).
- Britujo (nomo) klarigas la etimologion de la vorto.