Bulgario
Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Nord-Makedonio.
Ĝeneralaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
- Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
- Pokapa MEP: 1.330 $.
- Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
- Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bulgario estas malgranda lando situanta en Sudorienta Eŭropo, en la oriento de Balkano. Ĝia teritorio kovras areon de 110 994 kvadrataj kilometroj, dum terlimoj kun ĝiaj kvin najbaraj landoj kuras sumlongon de 1 808 kilometroj, kaj ĝia marbordo estas 354 kilometroj longa.[1] La geografiaj koordinatoj de Bulgario estas 43° N 25° E.[2] La plej rimarkindaj topografiaj ecoj de la lando estas la Danuba Ebenaĵo, la Balkano, la Trakia Ebenaĵo, kaj la Rilo-Rodopo masivo.[1] Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrad, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Nord-Makedonio. Pirin (bulgare Пирин, greke Πιρίν, antikva nomo Orbelos) estas la plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrad ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Norda Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de la Nigra Maro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Prahistorio kaj antikva tempo
[redakti | redakti fonton]Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinĉa-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ la komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5-a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Tombejo de Varna) kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.
La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.
Bizancio perdis la plejparton de Trakio al la regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin en 972 kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Omurtag estis Granda Ĥano (Kanasubigi) de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel „la Konstruanto“. En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbara Orienta Romia Imperio, kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de la Franka imperio, kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario, kaj subpremis la malkonsenton de kelkaj slavaj triboj. Li faris administraciajn reformojn, kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro.
La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.
La aprila ribelo de 1876 estis ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj la baŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Indignanta socio fakte igis la rusan caron Aleksandron la 2-an proklami militon kontraŭ la Otomana Imperio por defendi samkredajn slavojn, rezulte de tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878 (komence nur la norda parto — kiel Bulgara Princlando).
Moderna historio
[redakti | redakti fonton]Bulgario fariĝis tute sendependa de la Osmanida Imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio, parte pro revenĝisma deziro havigi al si la promesitajn en 1878 terenojn kun parte bulgara loĝantaro en Makedonio kaj ĉe la Egea maro. Militaj trupoj de la sovetunia Ruĝa Armeo eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis socialisma Popola Respubliko Bulgario regata de bulgaraj komunistoj, pli frue persekutataj, kun forta influo de la regantoj de Sovetunio. Ekde majo 1955 la politikan gvidadon de Moskvo kaj la pluan restadon de sovetuniaj trupoj en Bulgario leĝigis la Varsovia Traktato.
La unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
Sofia
|
|
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis la komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan eksplodon.
Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. La atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.
Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, ekz. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako.
Grava branĉo de la ekonomio estas la turismo, kun grandaj sablaj plaĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj da turistoj vizitis la landon en 2008[3]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]La Bulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo: Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la ĉefurbo Sofio. Por radiofonio ekzistas la Bulgara nacia radio (BNR).
Literaturo
[redakti | redakti fonton](en) Tomasz Kamusella, Ethnic Cleansing During the Cold War: The Forgotten 1989 Expulsion of Bulgaria’s Turks (eld: Routledge Studies in Modern European History). 2018. Londono: eldonejo Routledge, 328 paĝoj, ISBN 978-1-138-48052-0.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Country Profile: Bulgaria (PDF). Library of Congress Country Studies. Library of Congress (2006).
- ↑ Bulgaria. The World Factbook. Central Intelligence Agency.
- ↑ Oficialaj statistikaj datumoj. Arkivita el la originalo je 2009-11-25. Alirita 2010-07-11.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Flago de Bulgario
- Futbala teamo de Bulgario
- Bulgario:Esperanto-movado
- Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido
- Nacia himno de Bulgario
- Aŭtokodoj en Bulgario
- Bulgara Imperio
- Bulgaroj
- Nacia biblioteko “Sanktaj Cirilo kaj Metodo” de Bulgario
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bazaj informoj pri Bulgario en la vikio de UEA esperante
- historio, arto kaj muziko en Bulgario, paĝoj anglalingvaj Arkivigite je 2018-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- learn-bulgarian.net - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglalingvaj Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- EasyBulgarian.com - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglalingvaj
- bildoj pri Bulgario, paĝoj anglalingvaj Arkivigite je 2019-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo de Bulgario, paĝoj anglalingvaj Arkivigite je 2004-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- tradiciaj vestoj de Bulgario Arkivigite je 2006-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- esenca historio de Bulgario en sep paĝoj, paĝoj anglalingvaj Arkivigite je 2007-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Bulgario - panoramoj & QTVR-bildoj Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
|
|
|