Cabañas de Ebro
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cabañas de Ebro (stacidomo). |
Cabañas de Ebro | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50638 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 487 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 1° 10′ U (mapo)41.7945931-1.1624759Koordinatoj: 41° 48′ N, 1° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 219 m [+] | ||
Areo | 8,52678 km² (8 52. 678 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabañas de Ebro [+] | |||
Cabañas de Ebro [kaBAnjas dEbro] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cabañas de Ebro estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Figueruelas sude kaj Torres de Berrellén norde, borde de la meandro de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.
La loĝloko Cabañas de Ebro mem estas je 32 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 219 msm ĉe la rivero Ebro. Sude de la loĝloko ĉe Pedrola estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) inter tute apuda Alagón sudoriente kaj Gallur nordokcidente. Estas ankaŭ fervojo kaj fervoja stacio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej antikvaj restaĵoj de loĝado estas la nomita Cementerio de los Moros (Tombejo de la Maŭroj), sed fakte el castellum de romia vilao, parto de iama riverhavena komplekso. La araboj lasis irigacian reton kaj uzis defendokastelon. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. En diversaj dokumentoj aperis diferencaj literumadoj kiel Cabanyas, Cabannas, Cabammyas, Capannas kaj Capambis.
Cabañas de Ebro demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Cabañas de Ebro oni malaltiĝis ĝis nunaj 491 loĝantoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en apuda Figueruelas.