Campinas
Campinas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Campinas | ||||
Mikroregiono | Campinas | ||||
Fondita | la 14-an de julio 1774 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 13000-000 | ||||
Telefonkodo | 19 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 213 792 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 526 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 54′ S, 47° 3′ U (mapo)-22.900913888889-47.057294444444Koordinatoj: 22° 54′ S, 47° 3′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 685 m | ||||
Areo | 795,67 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Campinas [+] | |||||
Campinas, oficiale portugale Município de Campinas, prononco /kã'pinaz/ aŭ /kɜ̃ˈpi.nɐs/ (kio signifas "Kamparoj"), foje esperantigita per Kampino, foje ankaŭ per la evitinda Kampinaso, estas la plej granda urbo kaj municipo en la landinterno de San-Paŭlio, subŝtato de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra ĉefurbo de la statistika mezoregiono Campinas kaj ankaŭ de la samnoma statistika mikroregiono Campinas. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 1 213 792 loĝantoj sur areo de 795,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 526 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 860 281. La teritorio havas komunan limon kun Paulinjo, Monte Mor, Hortolândia, Indaiatuba, Itupeva, Jaguariúna, Morungaba, Pedreira, Sumaré kaj Valinhos.
En ĝi oni fondis la unuan Esperanto-grupon de Brazilo en 1906, Suda Stelaro. Tie estas la grava universitato Ŝtata Universitato de Campinas (UNICAMP). Ĝi estis kromnomata "Urbo de Hirundoj", pro la amaso de tiuj birdoj, kiuj ĉiujare revenis kiam la urbo estis malpli granda. Ĝi estis fondita la 14-an de julio 1774.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Blumenau, Brazilo 1983
- Ubatuba, Brazilo 2007
- Belém, Brazilo 2003
- Gifu, Japanio, 1982´
- Malito, Italio 2006
- Fuzhou, Ĉinio 1996
- San Diego, Usono 1995
- Córdoba (Argentino), Argentino 1993
- Novi Sad, Serbio 1989
- Concepción, Ĉilio 1979
- Daloa, Eburbordo 1982
- Asunción, Paragvajo 1973
- Jeriko, Palestino 2003
- Auroville, Barato 2004
- Durban, Sud-Afriko 2009
- Torino, Italio
- Fuŝuno, Ĉinio
- Bisaŭo, Gvineo Bisaŭa
- Santa Cruz de la Sierra, Bolivio
- Cabinda, Angolo
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Carlos Alberto de Oliveira, futbalisto
- Amara Moira, verkist[in]o
Esperanto en Campinas
[redakti | redakti fonton]En Campinas, la 17-an de marto 1906, João Keating kaj Tobias Rabelo Leite fondis klubon “Suda Stelaro”, la unua esperantista grupo en Brazillando.
Fine de la 1940-aj jaroj refondiĝis Suda Stelaro, kies unuan kunsidon atestis unu el niaj plej eminentaj brazilaj pioniroj, Ismael Gomes Braga. Inter ĝiaj aktivaj membroj estis ĵurnalisto Paulo Botelho Camargo.
En la 1960-aj jaroj Oscar Hoff estis la fondinto de Campinas Esperanto-Grupo. Li instruadis Esperanton en “Centro de Ciências, Letras e Artes”. Li redaktis bultenon kaj prelegadis.
En 1981 estis grupo de Esperanto en la Instituto pri Fiziko Gleb Wataghin de Unicamp. La instruistoj Gerald Weber kaj Carlos Augusto Silva instruis tie. En 1982 la kurso de Esperanto translokiĝis al la Instituto de Estudos da Linguagem (IEL) sub la gvidado de Emilio Cid, kiu instruis ĝis 1983.
Cele revigligi la movadon, en 1984 okazis Brazila Kongreso de Esperanto, en Campinas, kunordigita de Prof-ro Walter Francini, el EASP, kaj la tiama instruisto en Campinas, João Aguilera. Oficiale oni starigis, en la placo Napoleão Laureano, kvartalo Botafogo, monumenton kun medalo de Zamenhof.
En la jaro 1986 estis fondita Kultura Centro de Esperanto – KCE, fare de João Aguilera, David Bianchini, João Otávio V. Rodrigues, Fabrício Possebon kaj aliaj samideanoj.
En la posta jaro KCE ricevis la titolon de Publika Utileco, urba leĝo 5790/87, donita de urba registaro. En 1993, post ekspozicio pri aŭtomata tradukado en la Ŝtata Universitato de Campinas, KCE gajnis retadreson, kiu estis kultura@turing.unicamp.br, kaj tiel iĝis la unua Esperanto-grupo en Brazilo kiu disponis pri tiu komunikebleco.
Danke al “Estação Aleph”, unu el la interretaj provizantoj de Campinas, KCE gajnis en marto 1996 la spacon (kaj nelimigitan kaj senpagan!) por sia TTT-paĝo. Tiel kreiĝis, fare de James Rezende Piton, la unua institucia paĝo pri Esperanto en la portugala, verŝajne en la mondo.[1] La paĝo evoluis al la informa retejo www.esperanto.cc, kiu ekzistis ĝis 2011.
KCE kunordigis, kune kun EASP, la 16-an Ŝtatan Renkontiĝon de Esperanto, okazinta en 1992, en publika lernejo de la urbo, nomata “Culto à Ciência”. Tien alvenis proksimume 250 esperantistoj.
Pere de la reto KCE aperigis, en julio 1996, kurson por brazilanoj: CER – Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto), kunordigita de prof-o José J. Lunazzi – ĝi estisadaptita kun aldonoj el franca versio. Vere, per interreto ĝi fariĝis kurso internacia kun lernantoj el diversaj landoj.
Inter aliaj agadoj ankoraŭ reliefas la preparo por starigo de kablo-televidkanalo por la komunumo. En Oktobro 1996 KCE komencis, kune kun aliaj neprofitaj organizoj de Campinas, la preparon por starigo de TV Fenikso. KCE estas fondinta membro de la asocio kiu administras ĝin.
Diversaj aliaj projektoj restas, kiel ekzemple: Projekto Kelter, kulturaj kajeroj, ktp.
Cele al labori por Esperanto ĉe la Ŝtata Universitato de Campinas, Ivanhoé Baracho kunlaboris por la movado ĉefe en la 1980-aj jaroj kaj nuntempe José J. Lunazzi per oficiala lernobjekto Arkivigite je 2017-03-27 per la retarkivo Wayback Machine.
Aliaj grupoj ekzistis por instruado de la lingvo, ekzemple, João Aguilera fondis klubon de Esperanto siahejme kaj Juscelino Gama gvidis kursojn en “Tribunal do Trabalho” (tribunalo pri laboro). Juscelino kaj Nazareno instruadis ankaŭ en “Casa D’Italia” (la domo de Italio).
Gravas la laboro por Esperanto ene de spiritisma movado en Campinas. “Grupo Espírita-Esperantista João Ernesto” okazigis, de la 21-a ĝis la 27-a de junio 1987, la kunvenon “1ª Semana Espírita-Esperantista”. Reliefas la apogo al Esperanto fare de USEIC – União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas, kies laboro, pere de sia ĵurnalo “Alavanca” kaj departemento pri Esperanto, ĉiam diskonigadis informojn pri Esperanto, instruadis kursojn kaj kunordigadis eventojn, precipe rilate al Esperanto, Spiritismo kaj Evangelio. Tie deĵoris ekde 1986 Maria Manuela Andrade Silva Santos, João Otávio V. Rodrigues, Ada de Almeida Leite, Sérgio Luiz de Campos, David Bianchini kaj Anita Zimmerman.
ZEOj en Campinas
[redakti | redakti fonton]- Strato D-ro Lazaro Zamenhof – kvartalo Jardim Lisa I – Poŝtkodo 13058-372;
- Strato Suda Stelaro – kvartalo Jardim Novo Maracanã – Poŝtkodo 13058-443;
- Strato Esperanto – kvartalo Vila Carlito – Poŝtkodo 13043-080;
- Strato João Keating – kvartalo Botafogo – Poŝtkodo 13070-320.
- Ekde 2003 prof. d-ro David Bianchini instruas Esperanton en Universitato PUC-Campinas kiel kurson libere elekteblan de la studentoj ĉe praktikoj pri klerigo (Práticas de Formação).
Kampinaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.esperanto.cc - Kultura Centro de Esperanto (KCE) (esperante). Kultura Centro de Esperanto (2005-04-09). Arkivita el la originalo je 2005-05-28. Alirita 2024-03-18 .