Centra Ĉinio
Aspekto
Centra Ĉinio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
artefarita teritoria unuo [+] | |||
Lando | Ĉinio | ||
- koordinatoj | 29° 55′ 2″ N, 107° 20′ 24″ O (mapo)29.9171107.34Koordinatoj: 29° 55′ 2″ N, 107° 20′ 24″ O (mapo) | ||
Centra Ĉinio | |||
Centra Ĉinio ( ĉine :华中; pinjine : Huázhōng ) estas la nomo de geografia kaj kultura regiono (kun iom malpreciza difino), en la centra-sudorienta parto de la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi regiono inkluzivas la provincojn Henano, Hubejo kaj Hunano, kaj en kelkaj referencoj ankaŭ la provincon Ĝjangŝjio.
Post nova geografia divido, Centra Ĉinio estas oficiale parto de "Sud-Centra Ĉinio" (中南), sed ĉi tiu oficiala administra divido, ne inkluzivas Ĝjangŝjion. En la kunteksto de la plano de la "Leviĝo de Centra Ĉinio" de la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio de 2004, la proksimaj provincoj de Ŝanŝio kaj Anhujo, estas inkluditaj en centra ĉinio, kaj ankaŭ estas indikitaj por regiona evoluo.