Charles Boyer
Charles Boyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles Boyer | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1899 en Figeac, Lot, Francio | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1978 (78-jaraĝa) en Fenikso, Arizono, Usono | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Trodozo vd | ||||
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Usono vd | ||||
Alma mater | Sorbono vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Maurice Boyer (en) vd | ||||
Patrino | Augustine Marie Louise Durand (en) vd | ||||
Edz(in)o | Pat Paterson (en) (1934–1978) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro teatra aktoro aktoro kantisto filmproduktoro televida produktoro scenaristo televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1920–1976 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles BOYER (Figeac, Francio, 28-a de Aŭgusto 1899 – Phoenix, Usono, 26-a de Aŭgusto 1978) estis franca aktoro kiu protagonistis en kelkaj klasikaj filmoj de Holivudo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Boyer ekkarieris en teatro, sed li trovis sukceson en filmoj de Eŭropo kaj Holivudo dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Li plue faris filmojn ankaŭ dum sekvaj jardekoj. Li alprenis la usonan ŝtatanecon.
Charles Boyer aktoris kiel partnero de famaj filmostelulinoj Marlene Dietrich (The Garden of Allah, 1936) kaj Greta Garbo (Maria Walewska, 1937) sed eble lia laboro en Algiers (1938) estis tio kio okazigis lian dekomencan popularecon.
Aktuale li estas pli bone memorata pro sia ludado en la filmo de 1944 Gaslight, kie li klopodis konvinki la rolulinon luditan de Ingrid Bergman, ke ŝi frenezuliĝas.
En 1950, li aperis sur scenejo de Broadvejo per unu de siaj plej gravaj roloj, kiel Don Juan, en la tria akto de la teatraĵo Man and Superman de George Bernard Shaw.
Du tagojn post lia edzino, la brita aktorino Pat Paterson, mortis pro kancero, Charles Boyer memmortigis sin per trodozo de Seconal.
Kiel kuriozaĵo, en Hispanio estas tre konata popola esprimo "no te enrolles, Charles Boyer",[1] kiu dum jardekoj oni uzis por haltigi la friponadon de kunparolanto.[2][3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kun signifo "ne friponu".
- ↑ La inkludo de Charles Boyer rilatas nur al kaprica sonsimilo de la du fraazeroj.
- ↑ «No te enrolles, Charles Boyer». ABC, eld. (15a de novembro 2008).