Club Atlético Vélez Sarsfield
Vélez Sarsfield | |||
---|---|---|---|
plursporta klubo | |||
Kluba nomo | Club Atlético Vélez Sarsfield | ||
Fondita | 1-a de januaro 1910 | ||
Stadiono | Estadio José Amalfitani | ||
Kapacito | 49 747 | ||
Prezidanto | Miguel Calello | ||
Trejnisto | Miguel Russo[1] | ||
Ligo | unua argentina divizio de futbalo (Primera División) | ||
2014 Final | 6-a pozicio | ||
| |||
Club Atlético Vélez Sarsfield | ||
---|---|---|
Velez | ||
plursporta klubo | ||
Komenco | 1-a de januaro 1910 vd | |
Geografia situo | 34° 38′ 6″ S, 58° 31′ 11″ U (mapo)-34.634980555556-58.519696666667Koordinatoj: 34° 38′ 6″ S, 58° 31′ 11″ U (mapo) | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Sidejo | Bonaero | |
| ||
Posedatoj | José Amalfitani Stadium (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La asocio Club Atlético Vélez Sarsfield estas futbalklubo en Bonaero, Argentino. La klubo internacie konatiĝis, kiam en 1994 sub gvido de trejnisto Carlos Bianchi ĝi gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kaj samjare ankaŭ la Interkontinentan Pokalon. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko.
La klubo fondiĝis la 1-an de januaro 1910 je la nomo Club Atlético Argentinos de Vélez Sarsfield. En 1913 la nomo mallongiĝis al Club Atlético Vélez Sarsfield. Sian nomon ĝi havas honore al la politikisto kaj juristo Dalmacio Vélez Sarsfield, kiu verkis la konstitucion de Bonaero kaj kunlaboris en la kreo de la unua civila leĝaro de Argentino.
Ekde la 2009 la unuan viran teamon de la klubo trejnas Ricardo Gareca. Inter la jaroj 1989 kaj 1992 li mem estis profesia futbalisto en la klubo, kaj 20 jarojn pli poste revenis kiel trejnisto, komencigante aparte sukcesan ĉapitron de la teamo: en 2009 kaj 2011 la teamo gajnis la nacian ĉampionecon (Clausura) kaj en 2010 atingis la vicĉampionecon (Apertura).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vélez Sarsfield – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)