Cordobilla de Lácara
Cordobilla de Lácara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06487 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 838 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 9′ N, 6° 26′ U (mapo)39.148205-6.437382Koordinatoj: 39° 9′ N, 6° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 361 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cordobilla de Lácara [+] | |||
Cordobilla de Lácara [kordoBIja LAkara] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cordobillanos. La censita populacio en 2008 estis de 983 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cordobilla de Lácara estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 361 m; je 69 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 44 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 36,9 km². Ĝi situas proksime de la limo inter la provinco de Badajoz kaj la provinco de Cáceres.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estas ĉe la montaro Sierra de San Pedro inter anzinaroj kaj olivarbaroj en kuniĝo al la Sierra de Montánchez, ambaŭ apartenantaj al la monta sistemo de Montes de Toledo. Abundas proksime korkokverkoj, cistoj kaj aliaj plantoj tipaj de la mediteranea arbaro. En tiu natura montaro eblas vidi cervoj, aproj, monaĥvulturoj, reĝaj agloj kaj iberimperiaj agloj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj ĉefe por produktado de olivoleo de tre alta kvalito. La brutobredado konsistas el ŝafoj, kaproj kaj porkoj. Tria fonto de resursoj estas la elproduktado de korko per tradiciaj sistemoj de elprenado (saca).
Vidaĵoj
[redakti | redakti fonton]Proksime estas la plej interesega dolmeno de la regiono. La popola arkitektuto konsistas el blankaj domoj de agrikultura tipo. Krome estas preĝejo de Sankta Petro.