Courgevaux
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenwiler-Courgevaux (stacidomo). |
Courgevaux | |
---|---|
Blazono de Courgevaux | |
Vilaĝeniro de Courgevaux | |
komunumo en Svislando • setlejo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46° 54′ 27″ N 7° 6′ 43″ O / 46.90750 °N, 7.11194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 27″ N 7° 6′ 43″ O / 46.90750 °N, 7.11194 °O (mapo) |
Areo | 3,36 km² |
Alteco | 475 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1796 |
Komunumkodo | 2250 |
Mapo de Courgevaux | |
Courgevaux (prononcu kurĵevo; en la germana lingvo: Gurwolf) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1287 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Courgevaux situas 2,5 kilometrojn sude de Morato en larĝa valkaldrono sude la Lago de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Courgevaux, la nova kvartalo Les Vignes kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,36 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 57,5% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Courgevaŭ limas en nordo al Morato, en oriento al Münchenwiler (BE), en sudo al Courlevon, en sudokcidento al Villarepos, en sudokcidento al Clavaleyres (BE), en okcidento al Faoug (VD), kaj en nordokcidento al Greng.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Courgevaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en tunelo sub la komunumo, troviĝas proksimume 4 kilometrojn oriente apud Morato. La stacidomo Münchenwiler-Courgevaux de la trajnlinio de Morato al Friburgo situas sur la teritorio de la najbara komunumo Courgevaux.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo havas du oficialajn lingvojn, nome la germanan kaj la francan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 56,5% parolis la germanan, 30,1% la francan kaj 4,0% la portugalan.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Courgevaux datiĝas el la jaro 1055 kiel Corgivul. En la 11-a kaj 12-a jarcento estis menciitaj nobeloj de Courgevaux, kiuj supozeble ekde la 13-a jarcento loĝis en la menciita burgo. En la jaro 1684 estis konstruita la kastelo de la familio de Diessbach kaj en la jaro 1688 la kampara sidejo de la familia Herrenschwand. Sub la regado de Savojo Courgevaux apartenis al la Senjorujo Morato. Kun Morato Courgevaux fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Courgevaux estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Courgevaux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Komunuma domo de Courgevaux
-
Vilaĝa strato
-
Vilaĝa centro
|