Cozumel
Aspekto
Cozumel | |||||
---|---|---|---|---|---|
insulo [+] | |||||
| |||||
Akvejo | Karibio | ||||
Supermara alteco | 12 m [+] | ||||
Koordinatoj | 20° 25′ N, 86° 55′ U (mapo)20.416666666667-86.916666666667Koordinatoj: 20° 25′ N, 86° 55′ U (mapo) | ||||
Ĉefa loko | San Miguel de Cozumel | ||||
Longo | 45,3 km (28 mi) | ||||
Larĝo | 16,6 km (10 mi) | ||||
Akvokolektejo | 539 km² (53 900 ha) [+] | ||||
Areo | 539 km² (53 900 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 88 626 [+] | ||||
Cozumel | |||||
Vikimedia Komunejo: Cozumel [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Insulo Cozumel ([kosuMEL], majae insulo de la hirundoj) aŭ esperante Kozumelo, estas la plej granda kaj plej loĝata insulo de Meksiko. Ĝia oficiala areo estas 647,33 km²; loĝas tie 80.000 personoj.
Jam je la alveno de la eŭropaj konkerantoj la insulo havis verŝajne 40.000 loĝantojn, sed importita variolo mortigis preskaŭ ĉiujn.
Cozumel apartenas al la federacia subŝtato Kintanaroo kaj situas nur kelkajn kilometrojn de la urbo Cancún, tra kies flughaveno multaj turistoj atingas la insulon. La administra komunumo Cozumel krom la insulan teritorion ankoraŭ ampleksas du malgrandajn enklavojn sur la jukatana duoninsulo.