Cressier NE
- La mallongigo NE en Cressier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cressier. |
Cressier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Cressier | |||||
Cressier | |||||
komunumo en Svislando • loĝloko | |||||
| |||||
Kantono | Neŭŝatelo | ||||
Distrikto | Neŭŝatelo | ||||
Koordinatoj | 47° 3′ 5″ N 7° 2′ 10″ O / 47.05139 °N, 7.03611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 5″ N 7° 2′ 10″ O / 47.05139 °N, 7.03611 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 1901 | ||||
Areo | 8,55 km² | ||||
Alteco | 436 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 2088 | ||||
Komunumkodo | 6452 | ||||
Mapo de Cressier | |||||
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Cressier estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1901 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cressier situas 10 kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo en la ebenaĵo sudoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso inter la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordokcidenta bordo de la kanalo de la rivero Thielle, kiu estas la limo al Kantono Berno. En Cressier situas grava sivsa naftorafinejo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cressier, la vilaĝeto Frochaux sur alteco de 627 m s.m. kaj pluraj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,55 km², de kiuj 54,6% estas kovritaj de arbaro, 28,1% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [1]
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Cressier pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio. La stacidomo de Cressier situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Bielo kaj Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cressier datiĝas el la jaro 1180 kiel Crisciaco. [2]
En la jaroj 1936 kaj 1937 Paul Vouga kaj Samuel Perret en la arbaro Eter en La Baraque sur la komunuma teritorio sur alteco de 730 m s.m. elfosis tombomonteton el la meza bronzepoko. [3]
Inter la jaro 1212 kaj 1220 la loĝantoj de Cressier ĉirkaŭbaris sian komunan paŝtejon. En tiu tempo Cressier fariĝis komunumo, kiu estis parto de la kastelvoktejo Le Landeron. La plej multaj familioj estis civitancoj de Le Landeron. La loĝantaro de Cressier ĝuis ankaŭ la burgoprivilegion, kiun koncedis Isabelo, grafino de Neŭŝatelo kaj Soloturno. Dum la reformacio Soloturno kaj la potenca familio Vallier malhelpis la enkondukon de la nova religio, tiel Cressier kiel sola komunumo de la Grafejo Neŭŝatelo restis katolika.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Cressier
- Cressier NE (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Germain Hausmann kaj Hervé Miéville: Cressier NE en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)
- ↑ Fonto: Hervé Miéville: Cressier NE - prahistorio en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)
- ↑ Fonto: Germain Hausmann: Cressier NE - komunumo en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cressier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Jeanjaquet
-
Malnova preĝejo Sankta Marteno
-
Naftorafinejo de Cressier
-
Malnova Thielle apud Cressier
|