Daĉnoje (ruseДачное) estas iama stacio de la Metroo de Sankt-Peterburgo. Ĝi ekzistis inter jaroj 1966 kaj 1977 kiel fina stacio de Kirovsko-Viborgskaja linio. Ĉar Daĉnoje dekomence estis konsiderata portempa stacio, oni konstruis ĝin surtere kaj ĝia platformo estis kurtigita kaj povis akcepti nur 5 vagonojn (ekde la 1970-aj jaroj ĉiuj trajnoj de Peterburga metroo havas po 6 vagonoj). La stacio estis eksdatigita per la nuna fina segmento de Kirovsko-Viborgskaja linio kun la stacioj Leninskij prospekt kaj Prospekt Veteranov kaj fermita la saman tagon kiam tiu segmento inaŭguriĝis.