Deutsch Jahrndorf
Deutsch Jahrndorf | |||
---|---|---|---|
la loka luterana kirko
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio setlejo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Neusiedl am See | ||
Poŝtkodo | 2423 | ||
Aŭtokodo | ND | ||
Telefonkodo | 02144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 611 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 17° 6′ O (mapo)48.01166666666717.105555555556Koordinatoj: 48° 1′ N, 17° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 129 m [+] | ||
Areo | 27,43 km² (2 743 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Deutsch Jahrndorf [+] | |||
Deutsch Jahrndorf, hungare Németjárfalu estas malgranda komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 611 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Deutsch Jahrndorf situas sur ebenaĵo, ĉe trilanda punkto aŭstra-slovaka-hungara (kontraŭe troviĝas Rajka kaj novaj kvartaloj de Bratislavo), laŭ traira flankovojo. Neusiedl am See troviĝas 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue keltoj loĝis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1208 en formo Ceus. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529, incendio okazis en 1594. Poste alvenis kroatoj rifuĝintaj de turkoj. En 1910 923 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj kaj kroatoj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj kaj la slovakoj konstruis ferkurtenon, kiu funkciis ĝis 1989.
Trilanda punkto Rajka-Bratislavo-Deutsch Jahrndorf
[redakti | redakti fonton]Post la 2-a mondmilito Ĉeĥoslovakio postulis novajn landopartojn por Bratislavo ne esti ĉe la limo. De Aŭstrio (aŭ tiutempe Germanio) postulis nenion, kvankam Bratislavo najbaras ankaŭ kun Aŭstrio. Fine Ĉeĥoslovakio ricevis 3 hungarajn vilaĝojn, tiel Deutsch Jahrndorf iĝis trilanda punkto. Ekde 2008 la 3 landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas ie ajn senkontrole trapaseblaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka katolika preĝejo
- luterana preĝejo de 1838
- pilgrimloka kapelo de 1674
- poŝtostacio de 1610 laŭ iama vojo Vieno-Buda
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Hamuliakovo, Slovakio
- Rajka, Hungario
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|