Dmitrij Tursunov
Aspekto
Dmitrij Tursunov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1982 (42-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Moskvo |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (2000–) |
Dmitrij Tursunov (cirile Дмитрий Турсунов) estas rusa tenisisto. Li naskiĝis la 12-an de decembro 1982 en Moskvo, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2000 li estas tenisa profesiulo. Interalie li en 2007 kune kun la samlanda tenisistino Nadeĵda (Nadja) Petrova (Надежда Петрова) gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Roseville, Kalifornio.