Saltu al enhavo

Dokumento-Speco-Difino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dokumento-Speco-Difino (angle Document Type Definition, mallonge DTD) estas uzata por priskribi la gramatikon de XML dokumento. Ĉar ĝi ne mem uzas XML por tiu priskribo, nova sistemo estis kreita: XML skemo.

Dokumento-speca deklaro

[redakti | redakti fonton]

La dokumento-speco-difino estas deklarata je la komenco de dokumento-speca deklaro en XML, XHTML kaj HTML.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Mallonga XML-dokumento kun deklaro de ekstera DTD:

<?xml version="1.0" standalone="no"?>
<!DOCTYPE halo SYSTEM "halo.dtd">
<halo>Halo mondo!</halo>

La enhavo de "halo.dtd"

<!ELEMENT halo (#PCDATA)>

Mallonga XML-dokumento kun interna DTD

<?xml version="1.0" standalone="yes"?>
<!DOCTYPE halo [<!ELEMENT halo (#PCDATA)>]>
<halo>Halo mondo!</halo>

Por HTML 4 ekzistas la tri dokumento-specaj difinoj:[1]

  • HTML 4.01 Strict DTD - por la strikta reĝimo
  • HTML 4.01 Transitional DTD - por la transira reĝimo
  • HTML 4.01 Frameset DTD - por la frama reĝimo

En HTML 4 ili estas deklarataj per jenaj dokumento-specaj deklaroj:[1]

Por transira reĝimo
<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd">
Por strikta reĝimo
<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/strict.dtd">
Por frama reĝimo
<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Frameset//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/frameset.dtd">

Por XHTML 1 eblas la jenaj dokumento-specaj deklaroj:[1]

Por transira reĝimo
<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-transitional.dtd">
Por strikta reĝimo
<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
Por frama reĝimo
<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Frameset//EN" "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-frameset.dtd">

Por HTML5 nur eblas la jena dokumento-speca deklaro, kiu ne indikas iun dokumento-specan difinon:[2]

<!DOCTYPE html>

Literaturo

[redakti | redakti fonton]