Saltu al enhavo

Ed Borsboom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ed Borsboom
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ed Borsboom
Okupo
Okupo esperantisto (1951–)
edukisto
germanisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Eduard BORSBOOM, esperante Ed' BORSBOMO (naskiĝis la 14-an de majo 1936) studis germanistikon kaj estis docento pri la germana lingvo en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Borsboom lernis Esperanton aŭtodidakte en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, aktivis en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto.

En 1976 aperis lia biografio Vivo de Lanti. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond kaj ekde la 1990-aj jaroj en Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh, Vortoj de Andreo Cseh. Post 20 jaroj en la redakta stabo de Literatura Foiro, li okupis sin i.a. pri taskoj en La Gazeto gvidata de Eŭgeno kaj Madeleine de Zilah kaj depost 1995 prezidas la estraron de Internacia Esperanto-Instituto. En 2004 li ricevis la OSIEK-premion.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]