Ellen Gregory
Aspekto
Ellen Gregory | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1891 | |
Morto | 2-an de julio 1976 en Peasedown St. John | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Mark Starr vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ellen GREGORY, pseŭdonimo Nenjo Rimanto (naskiĝis en 1891 - mortis la 2-an de julio 1976 en Peasedown St. John, Bath, Anglio) estis brita esperantistino, aŭtorino de originalaj versoj por infanoj.
Ŝi ekposedis la Internacian Lingvon jam antaŭ sia 20-a jaro kaj agadis por ĝi dum pli ol 65 jaroj. Ŝi talente instruis la lingvon kaj gvidis i.a. korespondajn kursojn. Al ŝiaj unuaj kaj plej sukcesaj lernantoj apartenis ŝia frato Mark Starr, kiun ŝi instruis jam en 1917, eminenta figuro en la internacia Esperanto-movado.
Sub la plumnomo Nenjo Rimanto aperis pluraj Esperantaj libroj por infanoj. Ŝi verkis ankaŭ la kristnaskan kanton "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", kiu estas unu el la plej fruaj tiaj kantoj originale verkitaj en Esperanto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- ABC-rimoj por etuloj (1953)
- Ludiloj: Dua ABC libro (1955)
- El Kornvalo (1958)
- Juveloj (1965)
- Rimoj por infanoj (1965) - enhavas foton de la aŭtorino
- Versoj por infanoj (1966)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Ellen Gregory en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)