Escola Lázaro Luiz Zamenhof (Brazlândia)
Lernejo L. L. Zamenhof (Brazlândia) | ||
---|---|---|
Escola Lázaro Luiz Zamenhof - Curumim | ||
Komenco | 27-a de marto 2000 | |
Sidejo | Brazlândia Brazilo | |
Tipo | Privata lernejo | |
Retejo | [1] | |
Escola Lázaro Luiz Zamenhof, aŭ Escola Curumim (oficiale Escola de Educação Infantil Lázaro Luiz Zamenhof Ltda en la portugala), estas privata infana kaj elementa lernejo ekfunkcianta la 27-an de marto 2000 en la brazila urbo Brazlândia, kiu estas administra regiono de la Federacia Distrikto.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1999 la plej elstara ano de iu grupo da homoj en Brazlândia proponis la fondon de lernejo. Tiu lernejo funkciis de 2000 ĝis 2001 en la menciita urbo. Kiam la spaco fariĝis tro malgranda, la grupo translokigis la lernejon al la granda tereno – meze de la naturo –, kie jam ekzistis la necesaj konstruaĵoj kaj granda igloforma salono.
Ĉar la grupo tre ŝatas Esperanton kaj la idearon de ties kreinto, ĝi donis al la lernejo la nomon “Lázaro Luiz Zamenhof”, aldoninte la vorton “Curumim”, kiu signifas “knabo” en brazila indiana lingvo.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En tiu lernejo okazas periode la Esperanto-Renkontiĝo de Brazlândia. [3]