Ester Ledecká
Ester Ledecká | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1995 (29-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa • angla |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Familio | |
Patro | Janek Ledecký |
Patrino | Zuzana Ledecká |
Frat(in)o | Jonáš Ledecký (en) |
Parencoj | Jan Klapáč (avo) |
Okupo | |
Okupo | neĝtabulisto alpa skianto skiisto |
TTT | |
Retejo | https://www.ester-ledecka.cz/ https://www.ester-ledecka.cz/en/ |
Ester Ledecká (* 23-an de marto 1995 en Prago) estas ĉeĥa neĝtabulanto kaj alpa skianto. Ĉe la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango gajnis du orajn medalojn kiam ŝi unue venkis en la supergiganta slalomo alpa skiado kaj post semajno ŝi venkis paralelan slalomon sur neĝtabulo. Kiel la unua atleto en olimpika historio ŝi venkis ĉe unu vintra olimpika disciplino kun diversaj ekipaĵoj. Post Anfisa Rezcovová ŝi iĝis la dua olimpika gajnanto de oraj medaloj en du malsamaj sportoj kaj eĉ la unua virino kiu sukcesis tion ĉe unu el la Vintraj olimpikoj. Estas eĉ la unua ĉeĥa alpa skianto kiu gajnis olimpikan oron, kaj la unua olimpikulo en historio partoprenas en kaj skiaj kaj neĝtabulaj disciplinoj.[1] Ĉe Vintra Olimpiko 2022 en Pekino ŝi defendis sian unuan lokon en la neĝtabulada paralela slalomo. La trian oran medalon egalis la ĉeĥa rekordo de rapidsketistino Martina Sáblíková el Vintra Olimpiko. Kiel la nuraj ĉeĥaj atletoj, ambaŭ pruvis ankaŭ defendi sian venkon ĉe la Vintraj Olimpikoj.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝia patro estas kantisto kaj komponisto Janek Ledecký, ŝia avo estas hokeisto Jan Klapáč. La pli aĝa frato Jonáš Ledecký laboras kiel artisto. Ŝi ne iris al lernejo kiel infano, ŝi kompletigis hejman edukadon.[2] [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.irozhlas.cz/sport/olympijske-hry/senzace-na-olympijske-sjezdovce-ester-ledecka-ma-zlato-z-lyzarske-super-g_1802170509_vman
- ↑ http://www.ceskatelevize.cz/ct24/domaci/2399353-domaci-vzdelavani-pestuje-talenty-v-cesku-jim-prosly-uz-tisice-deti-vcetne-zlate
- ↑ https://revue.idnes.cz/janek-ledecky-o-detech-0uk-/lidicky.aspx?c=A141123_125254_lidicky_zar
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ester Ledecká en Vikimedia Komunejo
- Oficiala retejo