Ferenc Chiovini
Ferenc Chiovini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Chiovini Ferenc |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1899 en Besenyszög |
Morto | 9-an de decembro 1981 (82-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Márta Chiovini |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Chiovini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chiovini Ferenc estis hungara pentristo. Lia filino estis Márta Chiovini, lia nepino estis Mária Aszódi.
Ferenc Chiovini [1][rompita ligilo] naskiĝis la 16-an de novembro 1899 en Besenyszög, li mortis la 9-an de decembro 1981 en Szolnok.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Chiovini frekventis gimnazion en Szolnok, ekde 1917 li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1924, poste li plulernis en Romo kaj Florenco. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Pál Vágó (pentristo). En 1926 li aliĝis al Artistkolonio (Szolnok), ekde tiam li ankaŭ ekspoziciis. En la sekva jaro li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. En la jaroj 1935 kaj 1936 li studis en Romo helpe de stipendio. Dum la 2-a mondmilito li kaŝiĝis, poste li partoprenis en rekonstruado de la artistkolonio. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1938-1974.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1930, 1954, 1979, 1995, 1999, 2006, 2016)
- Romo (1934)
- Pécs (1959)
- Szolnok (1977)
- Kopenhago (1980)
- Eger (2013)
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1926, 1932, 2014)
- Arthalo Budapeŝto (1926, 1928)
- Nurenbergo (1929, kun granda sukceso)
- Barcelona (1931)
- Venecia Bienalo (1932)
- Romo (1934) • Nemzeti Szalon, Budapest
- Vieno (1936)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Csónakok a Tiszán
- Tehenek
- Abrakoló lovak
- Zagyvahíd építés
- freskoj en preĝejoj de Jászszentandrás, Békésszentandrás, Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok), Cegléd
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- bazlernejo de Besenyszög prenis la nomon Chiovini Ferenc
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-21 per la retarkivo Wayback Machine