Fingrado
- Por fingrado en seksumado, vidu: Fingrumado
La fingrado (ankaŭ aplikaturo) estas nocio el la muziko. En notskribaĵoj, antaŭ ĉio por klavar-, blov-, arĉ- kaj plukinstrumentoj, foje ĝi rekomendas kiel nombro sub aŭ super la noto, per kiu fingro la ludanto premu aŭ frapu la klavon resp. prenu aŭ pluku la kordon.
La fingradoj por klavarinstrumentoj la fingroj estas numerita ekde la dikfingro de 1 ĝis 5. La fingradoj por arĉ- kaj plukinstrumentoj numeras la fingrojn de la prena mano, je dekstromanulo do la fingroj de la maldekstra mano, ekde la montra fingro de 1 ĝis 4 nummeriert. Je blovinstrumentoj kaj basaj arĉinstrumentoj aldone 0 signifas dikfingran prenadon. Je la gitaro krome ekzistas fingradosignoj por la plukaj fingroj de la dekstra mano. En instrulibroj aldone aperas mallongigoj por la fingronomoj:
Kurzzeichen | hispane | Finger | alternativ dt. | angle | Esperante |
---|---|---|---|---|---|
p | pulgar | Daumen | D | T(humb) | di(kfingro) |
i | índice | Zeigfinger | Z | I(ndex) finger | mo(ntrofingro) |
m | medio | Mittelfinger | M | M(iddle) finger | me(zfingro) |
a | anular | Ringfinger | R | A = ring finger | ri(ngofingro) |
q | meñique | kleiner Finger | K | O = little finger | et(fingro) |
La fingrado grave influas la sonajn eblecojn de la interpretisto precipe je malfacilaj pasaĝoj.
piedumado
[redakti | redakti fonton]Je la orgenludado oni povas ludi la pedalaron kaj per la piedpinto kaj ankaŭ per la kalkanumo. La piedumadosignojn povas skribi en la notojn, tamen ne ĉiuj orgenistoj uzas la samajn signojn. Jen la plej konata signosistemo por la piedumado:
- Λ - pinto
- U - kalkanumo
Se la tonoj estas ludendaj per la dekstra piedo, oni skribas la signojn super la notojn. La piedumsignojn por la maldekstra piedo oni skribas sub la notojn.