La flago de Kosovo estis enkondukita de la Asembleo de Kosovo la 17-an de februaro2008, tuj post la deklaro pri sendependeco el Serbio. Ĝia aspekto elektiĝis per internacia konkurso, kiun kunordigis la Unuiĝintaj Nacioj dum sia dumtempa prizorgado de registaraj aferoj en Kosovo. La nuna aspekto devenas el propono de sinjoro Muhamer Ibrahimi, kaj ĝi montras arkon da ses steloj super orkolora mapo de Kosovo, kun blua fono. La steloj reprezentas la ses ĉefajn etnojn de Kosovo: albanoj, serboj, turkoj, goranoj, romaoj kaj bosnoj. Laŭ neoficiala interpreto, ili ankaŭ reprezentas la ses landojn loĝatajn de albanoj: Albanio, Grekio, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.