Saltu al enhavo

Franz Kutschera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Kutschera
Persona informo
Franz Kutschera
Naskiĝo 22-an de februaro 1904 (1904-02-22)
en Oberwaltersdorf
Morto 1-an de februaro 1944 (1944-02-01) (39-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio (1930–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juĝisto
policisto
politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Polico Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz KUTSCHERA (naskiĝis la  22-an de februaro 1904(nun 1904-02-22) en Oberwaltersdorf en Malsupra Aŭstrio, mortis la 1-an de februaro 1944 en Varsovio) - aŭstra SS-generalo (SS-Brigadeführer) kaj general-majoro de polico, estro de SS kaj polico (Sicherheitspolizei) en varsovia distrikto de Ĉefgubernio dum la germana okupacio de Pollando. Nazia krimulo nomata persekutisto de Varsovio; kondamnita je mortpuno de Pola Enlanda Armeo en interkonsento kun la pola ekzila registaro kaj atencita.

Kariero en armeo kaj NSDAP

[redakti | redakti fonton]
Vizito de Heinrich Himmler en Mauthausen en 1941. En longa mantelo iras tiutempa guberniestro de Karintio Franz Kutschera

En la jaroj 1918-1919 Kutschera laboris kiel servobubo en la aŭstria-hungaria mararmeo. Poste li iĝis ĝardenisto kaj lernis en mekanika lernejo en Budapeŝto. En la jaroj 1920-1928 li loĝis en Ĉeĥoslovakio. La 5-an de decembro 1930 li aliĝis al NSDAP (legitimila n-ro 363 031) kaj la 1-an de novembro 1931 - al SS (n-ro 19 629). De aprilo 1938 ĝis la morto Kutschera estis deputito al Reichstag. En 1939 li iĝis ankaŭ honora juĝisto de Popola Tribunalo (Volksgerichtshof). Ekde la 1-a de julio 1935 ĝis la 16-a de marto 1938 li estis vicestro de la 90-a regimento de SS "Kärnten" en Klagenfurt, kiu post lia morto ricevis lian nomon. De la 20-a de februaro 1938 ĝis novembro 1941 li estis goviestro (Gauleiter) de Karintio. Li militservis en la ofensivo kontraŭ Francio en 1940. Ekde la 30-a de januaro 1942 li servis en la stabo de kontraŭpartizanaj operacoj de generalo von dem Bach. Franz Kutschera estis ordenita per Fera Kruco (Eisernes Kreuz) de la 1-a kaj la 2-a klasoj.

En 1940 Kutschera estis avancita al generalo de SS kaj fine de 1942 - general-majoro de polico. Li distingiĝis per fanatika batalado kontraŭ partizanoj. Dufoje li okupis la postenon de distrikta policestro: unue en okupata mahilova distrikto de Sovetio (de aprilo 1943) kaj poste en varsovia distrikto en Pollando (de septembro 1943 ĝis la morto). En ambaŭ lokoj li prezentis grandan kruelon.

Estro de SS en Varsovio

[redakti | redakti fonton]
Anonco pri ekzekuto de poloj subskribita de la estro de SS kaj polico

Post la enposteniĝo kiel estro de SS kaj polico (SS- und Polizeiführer) en Varsovio, Franz Kutschera tuj ekuzis fortegan teroron kontraŭ la civiluloj en la okupaciata urbo. Oni komencis pli fervore kaptadi la homojn kaj ekzekuti ilin. Ĉiutage en publikaj lokoj aperadis afiŝoj informantaj pri sekvaj poloj, kiuj estos mortpafitaj se okazos atenco kontraŭ ajna germana soldato aŭ policisto. La afiŝoj ĉiam estis subskribataj per la vortoj estro de SS kaj polico en la varsovia distrikto, sen uzi la nomon de Franz Kutschera.

Operaco Kutschera

[redakti | redakti fonton]
Funebra procesio por Franz Kutschera
Memorŝtono en la loko de la atenco, kiu honoras partizanojn pereintajn en Operaco Kutschera

La vera nomo de la SS-estro estis finfine malkovrita de Aleksander Kunicki, pseŭdonimo Rayski. Speciala Tribunalo de Pola Partizana Ŝtato por krimoj kontraŭ la pola nacio verdiktiktis mortpunon de Franz Kutschera. La verdikton akceptis la registaro de Pollando en ekzilo. Generalo August Emil Fieldorf, estro de KeDyw (Gvidantaro de Kaŝatako), donis la ordonon de atenco sub la nomo Operaco Kutschera. La atenco okazis fronte de la varsovia rezidejo de Kutschera, proksime al la ĉefsidejo de varsovia SS. Rezulte 5 germanoj moris, 9 vundiĝis, polaj perdoj: 4 mortigitaj, 2 vunditaj. Posteulo de Kutschera iĝis Paul Otto Geibel. Nome de Kutschera germanoj baptis la 90-an SS-regimenton (malnova „Kärnten”), kaj duone de februaro 1944 ĉesigis publikajn ekzekutojn en Varsovio.

Kariero en SS

[redakti | redakti fonton]
  • SS-Hauptscharführer (superserĝento) – februaro 1933
  • SS-Untersturmführer (subleŭtenanto) – 9-a de novembro 1935
  • SS-Obersturmführer (leŭtenanto) – 9-a de novembro 1936
  • SS-Sturmbannführer (majoro) – 14-a de septembro 1937
  • SS-Obersturmbannführer (subkolonelo) – 16-a de marto 1938
  • SS-Standartenführer (kolonelo) – 25-a de junio 1938
  • SS-Oberführer (superkolonelo) – 30-a de januaro 1939
  • SS-Brigadeführer (brigada generalo) – 9-a de novembro 1940

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Dunin-Wąsowicz: Zamach na Kutscherę, Varsovio 1957
  • Piotr Stachniewicz: Akcja Kutschera, Varsovio 1982