Saltu al enhavo

Frostopunkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frostopunkto nomiĝas la temperaturo ĉe kiu materialo frostas, t.e. iras de la likva al la solida stato (agregostato). La frostopunkto dependas de la materialo kaj la premo kaj ĉe puraj materialoj egalas al la fandopunkto.

Tamen eblas likvaĵon malvarmigi iom sub la temperaturon de la frostopunkto, sen ties rigidiĝo. Tiu trofrigidita likvaĵo do rigidiĝas je la plej malgranda moveto.

Kelkaj To frostopunkto (fandopunkto)
en °C en normala aerpremo
Materialo To
Aluminio 658
Benzolo 5,5
Etanolo (C2H5OH) -114
Arĝento 960,8
Hidrargo -38,36
Sulfuro (romba) 113
Sulfuro (monoklina) 119
Salo 801
Naftalino 80
Sukero 160
Stano 231
Plumbo 327,4
Fero 1.535
Akvo 0
Plateno 1.773,5

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]