Ful medames
Aspekto
Ful medames (egiptarabe فول مدمّس, fuːl meˈdæmmes, aŭ simple ful, estas egipta kaj turka plado farata el kuiritaj, iom pistitaj faboj. Ĝi estas kerna parto de la egipta dieto, kaj estas tre ŝatata ankaŭ tra Libano, Israelo, Eritreo, Etiopio, Somalio, Sudano, Sauda Arabio kaj Turkio. La baza recepto estas kuiri kaj pisteti la fabojn, enmiksi iom da oleo (precipe oliva) kaj da salo,[1] kaj ofte aliajn ingrediencojn (citrona suko, spicherboj kaj spicaj semoj, sekigita bovaĵo, ovoj, saŭcoj, ktp).